Xi: Popolo estas plej firma fundamento de KPĈ en regado

(GMT+08:00) 2020-05-23 16:20:39     Redaktoro:Xiao

Matene de la 22-a de majo en Pekino inaŭguriĝis la tria plena sesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso. Posttagmeze Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ekzamenis la raporton pri registara laboro kune kun la leĝdonantoj el la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Li montris, ke la ĉina socialisma demokratio estas la plej vasta, plej reala kaj plej praktika demokratio por protekti la bazajn interesojn de la popolo. Ni devas persisti pri la popola demokratio por plibone amasigi la saĝon kaj forton de la popolo. En tiutaga ekzamenado Xi refoje postulis, ke diversnivelaj gvidantoj devas preni feliĉigon al la popolo kiel sian celon kaj solvi realajn problemojn de la popolamasoj, kiaj dungado, edukado kaj kuracado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin