Diĝitaj teknikoj utilas al scienca preventado kaj regado kaj al rekomenco de produktado kaj laboro

(GMT+08:00) 2020-05-25 15:43:43     Redaktoro:Ĝoja
La raporto pri registaraj laboroj, kiu estas prezentita al la ĉina plej alta ŝtata aŭtoritato, postulas plue ellabori subtenajn politikojn, ĉiuflanke akceli "interreto plus" kaj krei novajn avantaĝojn de diĝita ekonomio. Rilatajn aranĝojn en la raporto laŭdas multaj delegitoj kaj reprezentantoj de la du sesioj. Ili opinias, ke diĝitaj teknikoj kiel datenoj, 5G, artefarita inteligento kaj nuba tekniko ludas gravan rolon por rezisti kontraŭ la epidemio de nova kronviruso. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

S-ro Liu Guanxian, delegito de la 13-a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj vicestro de teamo pri kuracado kaj savado sub gvida oficejo de provinco Guangdong kontraŭ la epidemio, opinias, ke granda dateno ege plibonigis kuracan laboron kontraŭ la epidemio. Li diris:

"Mi sentas, ke granda dateno montras sian apartan rolon en batalo kontraŭ la epidemio, precipe en kuracado. Se ĉiu membro de kuraca teamo havas ĝisdatan datenon, ni povas ĝustatempe kompreni evoluon de malsano, tial povas mobilizi plej bonan forton kaj plej bonan nivelon por solvi problemojn de seriozaj malsanuloj. Granda dateno ludas tre gravan kaj ĝustatempan rolon".

S-rino Liu Duo, reprezentanto de la 13a Nacia Popola Kongreso kaj prezidanto de la Ĉina Akademio de Teknikoj Informaj kaj Komunikaj, diris, ke granda dateno ne nur utilas al scienca preventado kaj regado sed ankaŭ donas gravan apogon al orda rekomenco de produktado kaj laboro. Ŝi diris:

"Per granda dateno la ĉina Ministerio pri Teknikoj Industriaj kaj Informaj konstruis platformon de aranĝo de ŝtataj gravaj kuracaj varoj por provizi kaj ordigi diversajn varojn kaj altigi pravecon kaj ĝustatempecon de kuracaj varoj."

Delegito Liu Guanxian trovis ankaŭ, ke uzado de diĝita tekniko estas konfirmita ankaŭ de popolanoj dum ĉiutagaj kuracaj laboroj. Li diris:

"La inteligenta kuracado same ludas rolon en ambulatoria servo kaj registrado por konsultado. Ankaŭ ekzistas "interreto plus hospitalo" en diversaj hospitaloj, kio kontentigas popolanojn."

Esploro kaj ekspluato de diĝitaj teknikoj dependas de renovigo de entreprenoj. La raporto de registaraj laboroj postulas altigi apogadon de scienc-teknika kreado, stabile subteni bazajn esplorojn kaj ekspluatojn pri aplikado kaj enkonduki entreprenojn pliigi investon por esploro kaj ekspluato. S-ro Shi Ke, delegito de la 13-a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj prezidanto de Jiangxi-a Scienca kaj Teknika Asocio, proponis politike stimuli entreprenojn pliigi investon por esploro kaj ekspluato por ke entreprenoj estu kapablaj kaj kuraĝaj en kreado. Li diris:

"Krom la financa subteno de la ŝtato ni ankaŭ faris esploron pri metodoj por stimuli entreprenojn en kreado kaj renovigo. En la lasta jaro la ŝtato komencis merkadon pri scienc-teknika renovigo por ke pli da scienc-teknikaj entreprenoj pere de surmerkatigo de akcio kolektu kapitalon kaj havu pli da mono en renovigo de scienc-teknikoj. Por iuj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj iuj lokaj registaroj uzas kaj financan kapitalon kaj komercan asekuron, kaj per asekuro malpliigas riskon de renovigo kaj stimulas entreprenojn agi en renovigo."

Karaj aŭskultantoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin