Civila Kodo akcelos pli altkvalitan regadon de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-05-25 20:36:17     Redaktoro:Pluveta

Diskuto pri projekto de Civila Kodo estas unu el la plej atentataj temoj dum la du jaraj sesioj de Ĉinio. Se la projekto estos adoptita, ĝi fariĝos la unua leĝo de nova Ĉinio, nomata kiel kodo, kiu estas rigardata kiel "enciklopedio de socia vivo" kaj deklaracio pri protekto de civilaj rajtoj. Kontraŭ la fono de finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj la lasta jaro de la 13a Kvinjara Plano en 2020, la Civila Kodo ne nur havos profundan influon sur la ĉiutagan vivon kaj produktadon de ĉinoj, sed ankaŭ puŝos Ĉinion pli bone turni sian institucian avantaĝon en efikon de ŝtata regado kaj kontribui por la progreso de laŭleĝa regado de la homaro per sia saĝo.

Unue, dum la kompilado de la Civila Kodo oni 10-foje petis opiniojn de la publiko por ke la leĝo povu rekte reflekti la petegojn de la popolo. Due, la kodo metas personajn rilatojn antaŭ la proprietajn rilatojn por plene enkorpigi la regadan ideon de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu prenas la popolon kiel la centron. Krome, kompare kun aliaj landoj, Ĉinio pli substrekas la praktikecon de la leĝdona tekniko dum la kompilado de la Civila Kodo. Sun Xianzhong, unu el la ĉefaj kompilantoj de la Civila Kodo kaj deputito de la NPK, diris dum intervjuo kun nia raportisto de la rubriko Akraj Komentoj, ke tio celas komprenigi ordinarajn homojn por ke ili povu konsulti la kodon pri iuj demandoj.

La du sesioj, en kiuj estas ekzamenata la Civila Kodo, okazas en la grava momento de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Kun disvolviĝo de la ekonomio kaj akumuliĝo de riĉaĵoj de civitanoj, la ĉina popolo havas pli da bezonoj en la kampoj de demokratio, laŭleĝa regado, egaleco kaj justeco, sekureco kaj medio kaj esperas, ke protekto de rajtoj estos pli sufiĉa kaj pli efika. Tial la leĝdono estas ĝustatempa.

Unue, la Civila Kodo helpos al Ĉinio atingi la celon de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Tio estas kvin-cela ĝenerala sistemo de ekonomio, politiko, kulturo, socio kaj ekologio. Due, la Civila Kodo estas mejloŝtonaj atingoj de Ĉinio en ampleksa antaŭenigo de laŭleĝa regado. Krome, plej grava estas tio, ke ĝi kiel rezulto de altkvalita leĝdono helpos al Ĉinio levi la regadajn sistemon kaj kapablon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin