Te-amantaj esperantistoj celebris la unuan Internacian Tagon de Teo de UN

(GMT+08:00) 2020-05-26 12:42:06     Redaktoro:Ĝoja

Raportas Zhang Ping

La 21-a de majo ĉi-jare estas la unua "Internacia Tago de Teo" de Unuiĝintaj Nacioj. Por celebri la tagon teamantaj esperantistoj la 16-an de majo okazigis virtualan teo-feston. Al la festo aliĝis preskaŭ 80 esperantistoj el pli ol 30 landoj kaj la festo plenis je abundaj programeroj kaj tre amika kaj bona etoso. Per videaĵoj kaj fotoj ni raportas pri la virtuala tea festo.

Kaj la 25-an de aprilo aparte por la Malferma Tago (MT) de UEA, teamantaj esperantistoj Olga Shiliaeva (Rusio), Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo) kaj Ĝoja (Ĉinio) prelegis pri teo. Rajtigita de UEA ni publikigis la filmeton pri la prelegoj respektive rilataj al ĉina ideogramo 茶 (teo), la ses specoj de ĉina teo kaj mateo.

Ni ankaŭ raportis pri gratulaj mesaĝoj por la tago el ĉina prezidanto Xi Jinping, ĝenerala direktoro de Manĝaĵa kaj Agrikultura Organizo de UN s-ro Qu Dongyu, kaj UEA kaj Teamanta Esperantista Organizo.

Bonvole ĝuu la raporton kaj ĝuu la tagon!

Jen la videaĵoj pri la tea festo.


Mallonga videaĵo


La plena vidaĵo

Jen la afiŝoj de la tea festo.

Jen kelkaj fotoj pri la festo.

Profesorino Wang Xufeng, ĉina fama verkistino kaj fakulo pri tea kulturo, salutas en la festo.

Profesoro Amri WANDEL, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado, donas salutmesaĝon nome de UEA.

Lin Lisha (Lisa) el Tianjin-a Esperanto-Asocio, Ĉinio, prezidas prezenton de ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo.

 Huang Li (Ĉinio) kaj Inka Dubinová (Ĉeĥio) konigas ekspozicion Teo, Amo kaj La Mondo en Esperanto-muzeo en Svitavy, Ĉeĥio.

Olga Shiliaeva (Rusio) prezentas la ekspozicion en Glazov, Rusio.

Peter Zilvar (Germanio) kaj Zsofia Korody (Germanio) prezentas la ekspozicion en Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, Germanio.

 Jelena Piscikiene (Litovio) prezidas koncerton "Teo kaj Amo, la Koloro de la Mondo"

Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo) faras konigon pri mateo.

 Muzikgrupo Sepa Asorti (Litovio) kantas en koncerto.

 Guo Wenqiong (Ĉinio) rakontas pri teaj porcelanaĵoj el jizhou-bakforno en urbo Ji'an, Ĉinio

Chen Hongling (Ĉinio) prezentas ĉinan te-etiketon.

Hideko Huĝimoto kaj amikinoj prezentas japanan te-ĉambron kaj japanan te-ceremonion.


Jen la filmeto pri prelego por MT de UEA.


Okaze de la unua "Internacia Tago de Teo" ĉina prezidanto Xi Jinping aparte sendis gratulan mesĝon kaj donis gratulon kaj bondeziron al mondaj produktantoj, komercistoj kaj amantoj de teo. En sia mesaĝo Xi montras, ke teo originas en Ĉinio kaj popularas en la mondo. UN instalis la "Internacia Tago de Teo" , kio enkorpigas konfirmon kaj atenton de la internacia komunumo pri valoro de teo kaj havas signifon por prosperigi la tean industrion kaj plivastigi tean kulturon. Kiel la granda produktanto kaj konsumanto de teo Ĉinio volas kune kun diversaj flankoj stimuli kontinuan kaj sanan disvolvon de la monda tea industrio kaj profundigi interkomunikon kaj interŝanĝon de tea kulturo por ke pli da homoj teon konu, amu kaj komune gustumu, kaj dividu la belan vivon.

Ankaŭ Qu Dongyu, ĝenerala direktoro de Manĝaĵa kaj Agrikultura Organizo de UN, sendis gratulan mesaĝon por la tago. En la mesaĝo li diras, ke la enhavo de teo absolute ne estas tiel simpla kiel infuzo de te-folioj per varma akvo. Trinkado de teo estas historia vivmaniero. De la ĉina dinastio Shang teo fariĝis portanto de socio, kulturo kaj civilizacio. Nun mil milionoj da agrikulturaj familioj sin vivtenas pere de la tea industrio, kaj teo estas la plej ŝatata trinkaĵo de la mondo. Kaj la monda negoco de teo estas la grava metodo de multaj evoluantaj landoj por akiri fremdan valuton. Teo kreis postenojn al mondaj plej malriĉaj kamparoj kaj garantiis enspezon de tieaj kamparanoj.

Qu diras ankaŭ, ke la tea industrio ankaŭ alfrontas multajn defiojn. Necesas ekvilibrigi plivastigon de skalo kaj kontinuigeblan disvolvon en diversaj eroj de ĉeno de la tea industrio. Oni devas ŝanĝi pasintajn agmanierojn, kuraĝe fari renovigon kaj doni fruktojn de disvolvo al pli da malriĉuloj. Oni devas kunlabori kaj komune dividi spertojn kaj teknikojn.

Teo estas unu el la tri mondaj trinkaĵoj. En la mondo pli ol 60 landoj kaj regionoj produktas teon kaj pli ol 2 miliardoj da homoj trinkas teon. Decembre de 2019 la ĝenerala asembleo de UN anoncis, ke la 21-a de majo estas la "Internacia Tago de Teo" por laŭdi valoron de teo en ekonomio, socio kaj kulturo kaj akceli kontinuigeblan disvolvon de la tutgloba agrikulturo.

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 873
2020-05-16

MESAĜO DE TEO KAJ UEA OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE TEO, 21 MAJO 2020

La 21-a de majo estas deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Teo. Post akvo la plej ofte uzata trinkaĵo en la mondo estas teo. Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por pluraj neriĉaj familioj en multaj landoj. Te-industrio provizas formalan laboron por multaj homoj, inkluzive signife multe da virinoj, en urboj kaj vilaĝoj, kio gravas des pli en foraj malriĉaj regionoj. Krom tio, estas science pruvite, ke teo danke al kontraŭinflama kaj antioksidanta ecoj estas utila por sano: bonkvalita teo helpas por bona funkciado kaj kondiĉo de digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj.

Tiel Unuiĝintaj Nacioj per deklaro de specifa tago por teo atentigas la homaron pri la graveco de teo en la monda batalo kontraŭ mizero. La tago ankaŭ pensigas te-produktantojn kaj te-ŝatantojn pri ekologiaj problemoj: teo povas kreski nur en specialaj kondiĉoj, kiuj nun de loko al loko ŝanĝiĝas pro la klimat-problemo. Pluraj agrikulturaj areoj esencaj al te-plantado ne plu estas tiaj, kiaj ili estis antaŭ kelkaj dekoj da jaroj, tiel ke te-komunumo devus aktive subteni politikojn por protekto kaj gardado de la naturmedio, speciale laŭ la direktoj de internaciaj rekomendoj kiel la Celoj por Daŭrigebla Evoluigo.

Fine estas egale grava la kultura aspekto ĉirkaŭ teo. De jarcentoj, eĉ jarmiloj, ĝi estas parto de tradiciaj kulturoj en multaj landoj en pluraj kontinentoj: Ĉinio, Barato, Indonezio, Japanio, Kartvelio, Irano, Argentino, Vjetnamio, Turkio, Anglio, Hispanio, Svislando, Azerbajĝano kaj multaj aliaj tenas profundajn kulturajn rilatojn kun teo. Samtempe ĝi estas ilo por konekti ĉiujn tiujn kulturojn per komunaj aŭ similaj trajtoj, sociaj kaj familiaj, tiel ke per teo individuoj ĝentile heredas kaj grupoj nature konservas la kulturan diversecon de la mondo, la edukajn valorojn por infanoj kaj la socian estimon pri kulturo, historio kaj ekologio.

Teamanta Esperantista Organizo (TEO) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunlaboras por diskonigi al homoj en pli ol 120 landoj tion, kion teo reprezentas, kun la celo antaŭenigi la valorojn de paco, internacia kunlaboro kaj daŭrigebla evoluigo, konstante atentaj al la Tagordo 2030 de Unuiĝintaj Nacioj.

Rezolucion de la Ĝenerala Asembleo de UN pri la Internacia Tago de Teo eblas legi en 6 lingvoj ĉe https://undocs.org/A/C.2/74/L.6/Rev.1.

Profesorino Wang Xufeng, ĉina fama verkistino kaj fakulo pri tea kulturo, faras komunikadon kun esperantistoj en la festo.

Diverslandaj esperantistoj festas la Internacian Tagon de Teo per interreto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin