Ĉefministro Li: restas spaco por politikoj pri ekonomio, financo kaj sociasekuco

(GMT+08:00) 2020-05-28 18:05:59     Redaktoro:Selena

Jara sesio de la Nacia Popola Kongreso fermiĝis en la 28a de majo en Pekino. Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dum la renkontiĝo kun raportistoj post la sesio, ke Ĉinio ne fiksis konkretan celon de la enlanda produktvaloro, sed konfirmis celon de ses flankoj, nome, la stabiligo de dungado, financo, eksterlanda komerco, eksterlanda investo, enlanda investo kaj merkataj anticipoj, kio garantias pli bonkvalitan ekonomian kreskadon kaj pli efektivan bonon al civitanoj.

Li diris, ke la monda ekonomio estas multe influita de la epidemio, kaj la ĉina ekonomio estas nature implikita, ĉar ĝi jam profunde integriĝis al la monda ekonomio. Nun restas spaco por ĉinaj politikoj pri ekonomio, financo kaj sociasekuco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin