Ĉina ĉefministro: Ĉinio volas kunlabori por venki la epidemion

(GMT+08:00) 2020-05-28 18:42:53     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun aliaj landoj por gajni venkon en la batalo kontraŭ la epidemio.

La tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) fermiĝis en tiutaga posttagmezo. Li Keqiang diris, respondante al la demando de raportisto pri la origino de la nova kronviruso, ke scienco povos doni solvon pri la origino de la virusotrovi; nun diversaj landoj faras esploradon pri vakcino kaj efikaj kuraciloj, kaj Ĉinio volas kunlabori kun aliaj landoj por gajni venkon en la batalo kontraŭ la epidemio.

Li diris ankaŭ, ke nun la internacia komunumo havas du defiojn: rezisti la epidemion kaj restarigi la ekonomion, kaj la homaro devas unuiĝi por venki la epidemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin