La centra registaro volas akceli pacan reunuiĝon de la nacio laŭ sia plej granda sincero kaj per sia plej granda klopodo

(GMT+08:00) 2020-05-28 19:15:02     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde diris en gazetara konferenco, ke sur la politika fundamento de unu Ĉinio, komuna konsento en 1992 kaj firma opono kontraŭ "sendependo"de Tajvano, la centra registaro volas, kun plej grandaj sincero kaj klopodo, fari dialogon kaj interkonsiliĝon kun partioj, rondoj kaj personoj el Tajvano pri dubordaj rilatoj kaj estonteco de la nacio, puŝante pacan disvolviĝon de la du bordoj kaj akcelante pacan reunuiĝon de la nacio.

Li diris, ke la demando pri Tajvano apartenas al la interna politiko de Ĉinio. Ĉinio ĉiam oponas eksterlandan intervenon. La ĉina nacio havas saĝecon kaj kapablon por bone solvi la demandon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin