Ĉinaj leĝdonantoj diskutis decidon pri nacisekureca leĝdono de Honkongo

(GMT+08:00) 2020-05-28 14:14:34     Redaktoro:Pluveta

Ĉinaj leĝdonantoj diskutantaj projekton de decido pri nacisekureca leĝdono de Honkongo konsentis, ke tio estas grava movo, kiu helpos gardi nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, kaj ankaŭ longdaŭran prosperon kaj stabilecon de Honkongo. La projekto de decido de la Nacia Popola Kongreso (NPK) pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) por protekto de nacia sekureco estas diskutata en la tria sesio de la 13a NPK. Leĝdonantoj promesis montri la decidon kaj rezolutecon de la ĉina popolo per siaj diskutoj kaj voĉdono pri la projekto de decido.

Meng Qinghai, vicdirektoro de Ĉina Asocio por Scienco kaj Teknologio, diris, ke estas nepra kaj urĝa afero establi kaj plibonigi tian sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn.

Long Zhuangwei, vicprezidanto de la Komitato pri Agrikulturaj kaj Kamparaj Aferoj de la NPK, diris, ke la decido pri leĝdono de la Konstanta Komitato de la NPK celas ŝtopi la leĝajn truojn de Honkongo en nacia sekureco.

Bai Chunli, prezidanto de la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke la leĝdona decido estas tute racia kaj legitima, ĉar ĝi konformas al la Konstitucio de Ĉinio kaj la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), kaj helpos firmigi la leĝajn, sociajn kaj politikajn fundamentojn por "unu lando, du sistemoj". Bai aldonis, ke ĝi certe gajnos la subtenon de ĉiuj ĉinoj.

Yu Xiaoming, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Provinca Popola Kongreso de Shandong, diris, ke la movo protektas la konstitucian ordon de la HSAR starigitan per la Konstitucio de Ĉinio kaj la Baza Leĝo de la HSAR.

Jia Yu, ĝenerala prokuroro de la Provinca Popola Prokurorejo de Zhejiang, diris, ke plifortigita nacia sekureco liveros solidan fundamenton por prospero kaj stabileco de Honkongo.  

Cally Kwong Mei-wan, deputito al la NPK el Honkongo, diris post la adopto de la decido, ke Honkongo ankoraŭ devas frue plenumi la postulon pri nacisekureca leĝdono kondiĉita de Artikolo 23 de la Baza Leĝo de la HSAR. Ŝi diris, ke post reveno al Honkongo, ŝi aktive komunikos la leĝdonan celon de la decido al la honkonga publiko kaj ŝparos nenian penon por protekti nacian sekurecon kaj disvolvajn interesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin