Dekroĉiĝo unu de la alia utilas al neniu el Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2020-05-28 19:14:46     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke dekroĉiĝo unu de la alia utilas al neniu el Ĉinio kaj Usono, nek al la mondo. Ĉinio kaj Usono devas pene starigi la rilatojn inter si surbaze de kunakordo, kunlaboro kaj stabileco.

Li emfazis, ke la ekonomiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono formiĝis malfacile. La du flankoj profitis el la bonaj ekonomiaj rilatoj. La komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono devas disvolviĝi laŭ la komercaj principoj kaj la registaroj devas konstrui platformon. Li montris, ke estas neeviteblaj la duflankaj diverĝoj pro la malsamaj kulturoj, tamen la du flankoj devas grandigi la komunajn interesojn per saĝeco, respekti la kernajn interesojn kaj zorgojn inter si kaj strebi al komuna venko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin