Du Huanfang: Usona "sendistinga proceso" kontraŭ Ĉinio ne havas bazojn de faktoj kaj leĝoj

(GMT+08:00) 2020-05-29 18:43:52     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe dum la du sesioj, pri procesoj lanĉitaj de Usono kaj aliaj landoj pro la epidemio, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke la "sendistinga proceso" kontraŭ Ĉinio estas ĝisfunda "malbonkvalita produkto" sen bazoj de faktoj, leĝoj kaj internaciaj precedencoj. Tion komentis intervjuate profesoro Du Huanfang, vicestro de jura akademio sub Renmin Universitato de Ĉinio, laŭ internaciaj leĝoj.

Du Huanfang diris, ke estas 5 ĉefaj manieroj, en kiuj Usono postulas ĉinan kompenson pro la kronvirusa epidemio: la unua, individuo levis proceson al Ĉinio en enlanda juĝejo; la dua, la usona registaro postulas kompenson de Ĉinio; la tria, iuj usonaj ŝtatoj levis proceson al Ĉinio, la kvara, Usono elmetis al rilataj internaciaj instancoj postulon pri kompenso aŭ enkto; kaj la kvina, Usono postulas, ke internacia justica instanco levu proceson al Ĉinio.

Internacia postulo de kompenso teknike estas la ĉiama agmaniero kaj stilo de Usono kaj okcidentaj landoj, kaj lastatempe ĝi foje kaj refoje estis prezentitaj per la preteksto de la kronvirusa epidemio, kio kun forta politika celo intencis turni atenton de la publiko kaj servi por la usona ĝenerala elektado. Ĉi tiaj opinioj kaj kazoj de "kompenso" havas ne bazojn de faktoj nek bazojn de leĝoj. La tiel nomataj "procesoj pri kompenso" tute estas sendistingaj procesoj kun malbona intenco kontraŭ baza teorio de juro, kaj ili estas kondamnitaj al absurdaj farsoj. Laŭ internaciaj leĝoj la gravaj kondiĉoj de landa respondeco inkludas internacian kontraŭleĝan agon apartenantan al lando kaj ekziston de kaŭzeco inter la ago kaj sekvo damaĝa. Fakte Ĉinio rigore observas devojn difinitajn en regularo de internacia publiko kaj ne ekzistas internacia kontraŭleĝa ago, kiu apartenas al lando.

Ne finiĝos eksterlanda troigo de "teorio de ĉina respondeco" kaj "teorio pri ĉina kompenso" en mallonga tempo, male en relative longa tempo pli da landoj kaj homoj sekvos kaj partoprenos, aperos ankaŭ pli kaj pli da vojoj, metodoj kaj manieroj de internacia "postulo de kompenso". La malica intenco estas misgvidi popolanojn, ĵeti respondecon de disvastiĝo de kronvirusa malsano sur la ĉinan registaron. Ĉinio devas bone respondi diplomatie, refuti teorion pri sendistinga proceso, montri la ĉinan starpunkton, samtempe bone fari juran respondon, refute juran administron kaj firme defendi imunecon de nacia suvereneco. Laŭ la principo de internaciaj leĝoj pri egaleco de suvereneco agoj de suvereneco alprenitaj de ĉinaj diverslokaj registaroj ne estas administrataj de usonaj juĝejoj. Kaj tiuj sendistingaj procesoj ne utilas al usona prevento kaj regado de la epidemio, ankaŭ malobservas kunlaboron internacian kontraŭ la epidemio.

Post la eksplodo de la epidemio en la unua tempo kaj regule Ĉinio ĝustatempe kaj pozitive raportis pri aktualaĵoj al la Monda Organizo pri Sano, rilataj landoj kaj regionoj kaj ĉinaj Honkongo kaj Makao, dividis spertojn pri prevento kaj regado, kaj akcelis internacian kunlaboron. La 12-a klaŭzo de Internacia Regularo pri Sano difinis determinon de neatendita evento pri publika sano atentata de la internacia komunumo. Post la eksplodo de la epidemio Ĉinio donis sufiĉajn informojn al la Monda Organizo pri Sano, partoprenis kunvenojn de komitato pri neatenditaj eventoj, tial la 30-an de januaro estis konfirmita "neatendita evento pri publika sano atentata de la internacia komunumo".

Ĉinio tute plenumis sian devon difinitan de Internacia Regularo pri Sano en rego kaj trakto de la epidemio. La ĉina agado kontraŭ la epidemio estas publika al la mondo, donitaĵoj kaj faktoj klaraj, povas esti ekzamenataj de tempo kaj historio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin