"Plej malkompetenta ŝtatsekretario" trenas Usonon en "nigran truon"

(GMT+08:00) 2020-05-29 19:30:18     Redaktoro:Pluveta

La retejo de la ĵurnalo New York Times lastatempe publikigis artikolon, forte kritikante usonan ŝtatsekretarion Mike Pompeon, ke li estas la plej malkompetenta ŝtatsekretario en historio de Usono, kun neniu diplomatia atingo. Evidente la taksado estas pli klara ol tiu de la ĵurnalo Washington Post, kiu komentis en la fino de marto, ke Pompeo estas unu el la plej malkompetentaj ŝtatsekretarioj en historio de la lando. Tio montris, ke kun severiĝo de la kronvirusa epidemio en Usono, pli kaj pli da usonanoj konscias pri la granda damaĝo de Pompeo al vivoj de la usona popolo kaj naciaj interesoj.

La artikolo de la ĵurnalo New York ĝisfunde kritikis Pompeo pri liaj senrezulta diplomatia agado, fabrikado de famoj, transigo de respondeco kaj misuzo de federaciaj resursoj. Ekzemple, la artikolo akuzis lin, ke li ofertis konspiran teorion pri fonto de la kronviruso, ordonis al funkciuloj fari personajn aferojn por li, aranĝis festenojn per uzo de publika fonduso kaj kulturis personan politikan rondon per federaciaj resursoj por firmigi sian politikan fundamenton.

Vere, ĝis nun neniu alia usona ŝtatsekretario estas tiel fifama kiel Pompeo, tial li meritas esti tiel malbone taksita. Unuflanke, li trompe akiris konfidon de sia estro per flatado kaj profitas de la politika reputacio de sia estro, kaj aliflanke, li konfuzis kaj venenis homajn mensojn kaj semis malakordon, montrante tre malaltan moralan nivelon.

Li faris ĉiajn kalkulojn kaj ruzaĵojn, inkluzive de akuzoj kontraŭ Ĉinio kaj minaco kaj timigo al aliancanoj. Oni povas facile rimarki, ke en liaj okuloj tute ne ekzistas aliancanoj, kaj ili ĉiuj estas rigardataj kiel politikaj iloj por esti roluloj de politikaj farsoj aŭ viktimoj de lia subpremado kontraŭ Ĉinio.

Ridinde estas, ke Pompeo senhonte diris, ke Usono estas gvidforto de la internacia batalo kontraŭ kronvirusa epidemio kaj kritikis Ĉinion pri "nemencindeco" de ĝia helpo. Sed fakte li mem kelkfoje fanfaris pri grandsuma monhelpo. Oni scias, ke li ne povas plenumi sian promeson. Li estas vere senhontulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin