Novaĵoj (Junio 01)

(GMT+08:00) 2020-06-01 16:47:14     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 1a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi esprimas salutojn de la Internacia Infana Tago; oficialulo de la HSAR diris, ke Honkongo ne timas alilandajn sankciojn kaj minacojn. Sekve estos programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping salutis infanojn de ĉiuj etnogrupoj tra la lando okaze de la Internacia Infana Tago, kiu falas en la 1an de junio. Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, alvokis infanojn lerni diligente, firmigi siajn idealojn kaj konvinkojn kaj disvolvi fortajn korpojn kaj mensojn por sin prepari por realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo.

Xi rimarkigis, ke infanoj en la tuta lando spertis specialan periodon dum batalo de la lando kontraŭ la kronvirusa epidemio, kiam ĉiuj ĉinoj unuiĝis. Li diris, ke atestante la grandajn heroaĵojn, ke la ĉina popolo laboris kune kaj leviĝis kontraŭ defioj, la infanoj sekvis la alvokon de la partio kaj la registaro por subteni la kontraŭepidemian batalon per siaj konkretaj agoj kaj montris bonan spiriton de la infanoj de la tuta lando.

Li emfazis, ke hodiaŭaj infanoj de Ĉinio ne nur spertas kaj atestas la atingon de la unua centjara celo de la lando, sed ili ankaŭ estas nova forto por atingi la duan centjaran celon kaj konstrui Ĉinion en grandan modernan socialisman landon. Li urĝis partiajn komitatojn kaj registarojn sur ĉiuj niveloj kaj ankaŭ la socion prizorgi infanojn kaj krei favorajn kondiĉojn por ilia kreskado.

Artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping pri plifortigo de kampoj de malforteco en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj estas publikigita lunde.

La artikolo de Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estas publikigita en la 11a numero de la gazeto Qiushi.

La artikolo diras, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, kun klopodoj al la aspiroj de popolo pri pli bela vivo, la KPĈ venkis malfacilojn por antaŭeniri, akirante historiajn atingojn en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Ĝi diras, ke ĝenerale, Ĉinio fundamente atingis la celon konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj, per kontinuaj klopodoj de generacioj de homoj, de post kiam la Centra Komitato prezentis la strategian vizion de modere prospera socio en la fruaj tagoj de reformo kaj pordmalfermo. La rezultoj estis eĉ pli bonaj ol la atenditaj.

Sed ankoraŭ ekzistas iuj lokoj de malforteco en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, kaj ili devas esti fortigitaj per rapidaj klopodoj. La artikolo vokas preni precizajn rimedojn por forigi la malfortajn ĉenerojn.

Laŭ la artikolo, normoj por modere prospera socio en ĉiuj aspektoj inkluzivas ne nur kvantajn indikojn, sed ankaŭ zorgeman taksadon pri la reala vivnivelo de la popolo kaj ilia sento de kontenteco.

Ĉinio sendis du satelitojn al la kosmo de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina nordokcidenta provinco Gansu je la 4a horo kaj 53 minutoj dimanĉe posttagmeze laŭ pekina tempo. La satelitoj, portataj de la raketo Changzheng-2D, sukcese eniris orbiton.

Kiel optika telesensa satelito, Gaofen-9 kapablas liveri fotojn kun difino de ĉirkaŭ unu metro. Ĝi estos uzata por termezurado, urba planado, projektado de vojaj retoj, taksadoj pri rikolto de agrikulturaj plantoj kaj mildigo de katastrofo. Ĝi povas ankaŭ servi al projektoj laŭ la Zono kaj Vojo.

La alia satelito, HEAD-4, estis ekspluatita de la Aerokosma Teknologia Limigita Kompanio HEAD, kies stabejo troviĝas en Pekino. Ĝi povas efektivigi enorbitan kolektadon de informoj, inkluzive de tiuj de ŝipoj kaj aviadiloj kaj la Interreto de Aĵoj.

Matthew Cheung, ĉefsekretario pri administrado de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) dimanĉe skribis, ke estas ago kontraŭ internacia leĝo kaj internacia praktiko, ke Usono uzas unuflankajn sankciojn kiel minacojn por enmiksiĝo en la politikojn de aliaj landoj kaj regionoj.

Cheung skribis en sia blogo, ke iuj sankcioj kontraŭ Honkongo estas "ambaŭtranĉa glavo", kiu vundas la uzanton kaj aliajn. Honkongo, strikte ligita kun la patrujo, havas la kapablon, decidon kaj memfidon rezisti malraciajn minacojn kaj ne timas alilandajn sankciojn kaj minacojn.

Cheung skribis, ke de post kiam la Nacia Popola Kongreso komencis ekzameni la decidon de leĝdono pri nacia sekureco por Honkongo, iuj homoj kun kaŝitaj intencoj en Honkongo disvastigis famojn kaj kreis panikojn. Ili kalumniis, ke la leĝdono faros "unu landon, du sistemojn" ekzisti nur nominale kaj perdigos al Honkongo la statuson kun alta aŭtonomeco. Ĉi tiuj deklaroj estas puraj sensencaĵoj.

Cheung rimarkigis, ke leĝdoni pri nacia sekureco por Honkongo sur la ŝtata nivelo povas malebligi, haltigi kaj puni tre malgrandan nombron da leĝrompintoj, kiuj endanĝerigas nacian sekurecon, kaj certigi konstantan kaj daŭran kreskon de la afero de "unu lando, du sistemoj", kaj konservi la longtempan prosperon kaj stabilecon de Honkongo.

Li aldonis, ke tio ne influos la rajtojn kaj liberecojn ĝuatajn de honkongaj loĝantoj laŭ la leĝo, sed servos al la komunaj interesoj de la lando, la HSAR kaj la internacia komunumo. La granda plimulto de honkongaj loĝantoj kaj alilandaj investantoj ne bezonas maltrankviliĝi pri la leĝdono.

Miloj da protestantoj en Germanio kaj Britio kriis "Mi ne povas spiri" omaĝe al la vivo de senarmila nigrulo, kiu estis mortigita ĉe polica aresto lunde en Usono.

Manifestacianoj ekster la usona ambasadorejo en Berlino tenas flagojn kun surskriboj "Gravas la vivoj de nigruloj", post kiam la morto de George Floyd kaŭzis tutmondan rebaton kontraŭ polica brutalaĵo kaj rasismo.

Protestoj eksplodis marde en diversaj lokoj de Usono, post kiam en sociaj mediatoj rapide disvastiĝis videaĵo de la okazaĵo en la usona urbo Minneapolis, en kiu blankula policano Derek Chauvin premis sian genuon sur la kolon de Floyd, alfiksante lin al la tero spite al lia petego "mi ne povas spiri".

La hinda Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke Hindio elpelas oficialulojn de la pakistana ambasadorejo pro "okupiĝo pri spionado".

Antaŭ tio, Hindio diris, ke du pakistanaj oficialuloj estis arestitaj de la hinda leĝplenuma organo, kaj deklaris ilin "neakcepteblaj personoj". La du diplomatoj forlasos Hindion ene de 24 horoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin