Daŭras en Usono grandskalaj manifestacioj kaj tumultoj

(GMT+08:00) 2020-06-01 17:00:27     Redaktoro:邱杰明

La 31an de majo en multaj lokoj de Usono daŭris protestoj kaj tumultoj kaŭzitaj de la mortigo de la usona afrikdevena viro fare de blankulaj policanoj en perforta leĝplenumo. Laŭ statistiko de CNN, almenaŭ 40 urboj en Usono publikigis nokto-elirmalpermesan dekreton kaj la ĉefurbo Vaŝingtono kaj almenaŭ 15 statoj mobilizis nacian gardistaron.

En Vaŝingtono, protestantoj kontraŭstaris al leĝplenumantado ĉirkaŭ la Blanka Domo, de la vespero de la 30a de majo ĝis la venonta frumateno.

En San Francisko, sabate vespere la manifestacio turniĝis en tumulton. Multaj butikoj estis bruligitaj aŭ rabitaj. La karifonia registaro multigis 200 leĝplenumantojn al San Francisko por efektivigo de nokta elirmalpermeso.

Vespere de la 30a de majo, la karifonia registaro deklaris krizokazan staton en la subprovinco de Los Angeles, preskaŭ 1 000 naciaj gardistoj tuj garnizonis en ĉefaj tumultaj lokoj de la regiono.

En Nov-Jorko la manifestacio daŭris en sinsekvaj kvar tagoj. Ĝis nun preskaŭ 700 protestantoj estis arestitaj kaj dekoj da policanoj vundiĝis.

En Ĉikago, la manifestacioj daŭris kelkajn tagojn kaj en la 30a de majo aperis perfortaj eventoj. Tiutage okazis 6 pafeventoj kaj unu homo mortis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin