Senbaza limigo de ĉinaj studentoj fare de Usono estas retroturni la radon de la historio

(GMT+08:00) 2020-06-02 18:48:45     Redaktoro:邱杰明

En la regula gazetara konferenco de la dua de junio Zhao Lijian, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Usono, kun senbaza akuzo, ellaboris rimedojn limigi la vizon de ĉinaj studentoj enirantaj en Usonon, kio estas retroturni la radon de la historio. La unuan de junio la uosna ŝtatsekretario Mike Pompeo deklaris, ke la registaro de Trump respektas la gravan kontribuon de internaciaj studentoj kaj esploristoj, inkluzie de la ĉinaj, tamen ne toleras tion, ke Ĉinio kontraŭleĝe akiras usonajn teknikojn kaj intelektajn proprietaĵojn el usonaj akademiaj kaj esploraj institucioj kaj uzas ilin al sia milita cello. Responde al tiu demando Zhao Lijian diris: "Same ĉe aliaj problemoj, Pompeo kutimas fabrikas mensogon kaj serĉas pretekston por siaj eraraj agoj. La ĉinaj studentoj lernantaj en Usono estas saĝaj kaj diligentaj, kaj ili ĉiam estas grava ponto por scienco, tekniko, edukado kaj amikeco inter Ĉinio kaj Usono. Sed Usono ĝeneraligas la nocion pri ŝtata sekureco, senbaze limigante la vizon de ĉinaj studentoj enirantaj en Usonon, kio grave atencas la juston kaj interesojn de ĉinaj studentoj kaj entute malobservas la komunan volon de la dulandaj popolo disvolvi amikan interŝanĝon, kaj estas retroturni la radon de la historio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin