Pompeo, klaĉulo, estas ja vera minaco de la Okcidenco

(GMT+08:00) 2020-06-02 22:01:56     Redaktoro:邱杰明

Kvamkan nun en Usono regas ĥaoso, tamen la usona "plej malbona ŝtatsekretario" Mike Pompeo ne ŝparas sian pennon esti klaĉulo, kaj faras mensogon laŭeble. Lastatempe, kiam Pompeo akceptis intervjuadon de la usona Fox News, li timigante diris al Eŭropo, ke Ĉinio estas "damaĝanta" la interesojn de Usono kaj la okcidentaj aliananoj kaj formanta minacon al la Okcidento, kaj kriaĉis, ke Eŭropo kaj Usono devas unuiĝi kontrraŭ Ĉinio.

Mensogo, eĉ se ripetiĝante mil fojojn, ankoraŭ estas mensogo. Kian rolon ludas Pompeo en tiu ĉi epidemia krizo, al kiu frontas la tuta homaro? La eŭropanoj jam pli frue vidis klare. Li ludas sian langon, sed tiuj, kiuj sekvas la koncepton de plurflankismo kaj kunlaboro, ne lasas sin trompi de lia klaĉema lango. Lia malnobla aktorado nepre fariĝos "ridindaĵo trans Pacifiko". Ĝuste estas tiu klaĉulo, kiu asertis, ke multaj kazoj devenis de Eŭropo; kiu fabrikis la falsan dokumenton de la tiel nomata "Kvinokula Alianco" por kuntreni sian aliancon kontraŭ la mondonaca konveno. Tiaj agoj faritaj de usonaj politikistaĉoj ne estas finkalkuleblaj. Ĉu Usono staras flanke de la eŭropa alianco?

En la kunveno de G7-ministroj pri eksterlandaj aferoj Pompeo denove ofertis sian aserton pri "viruso de Wuhan", elvokis "ĉesigi liveradon" kaj minace eltiriĝi el la Monda Organizo pri Sano. Tia fiago, kiu kontraŭstaras la plurflankismon kaj solidarecon, renkontis la kolektivan bojkoton de Eŭropo.

Fronte al ĉiuj krizoj kaj malsukcesoj en la rezistado kontraŭ la epidemio en sia lando, Pompeo ankoraŭ volas utiligi Eŭropon, proksimigante al si per la banalaĵoj kiel demokratio kaj libereco. Sed la fakto pruvas, ke ĉiuj kulpoj, kiujn li amasigis al Ĉinio, estas ĝustaj por Pompeo mem.

Lastatempe, la usona ambasadorejo en Britio, Germanio, Danlando kaj aliaj landoj, estas ĉirkaŭataj de eŭropaj protestantoj, kiuj kriis sloganojn: "Justo por George Floyd". Tio estas forta bato kontraŭ la usona hipokrita "homa rajto" kaj "libereco je esprimo".

Kiu estas sincera amiko? Kiu estas hipokrita amiko? La eŭropaj landoj kaj popoloj havas sian pesilon en sia koro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin