Ĉina ambasado urĝis britajn politikistojn ĉesi interveni en aferojn de HSAR

(GMT+08:00) 2020-06-03 14:18:20     Redaktoro:邱杰明

La ĉina ambasado en Britio marde kondamnis la enmiksiĝon de sep eksaj ministroj pri eksterlandaj aferoj interveni en honkongajn aferojn kaj avertis pri necesaj kontraŭrimedoj.

Sep iamaj britaj ministroj pri eksterlandaj aferoj alvokis en letero britan ĉefministron Boris Johnson puŝi la Grupon de Sep Aliancanoj (G-7) starigi internacian monitoradan grupon pri Honkongo.

Proparolanto de la ambasado diris en deklaro, ke honkongaj aferoj ne toleras eksteran intervenon. Ne-interveno en la internajn aferojn de aliaj landoj estas baza principo de internacia leĝo kaj baza normo reganta modernajn internaciajn rilatojn, kiuj devas esti observataj de ĉiuj landoj.

La deklaro emfazis, ke Honkongo revenis al Ĉinio en la 1a de julio 1997 kaj de tiam estas speciala administracia regiono de Ĉinio. La leĝdono pri nacia sekureco por la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) estas nur la interna afero de Ĉinio, en kiun neniu fremda lando rajtas enmiksiĝi. Ĝi avertis, ke se iu ajn fremda aŭ ekstera forto intervenos en la aferojn de Honkongo en ia ajn maniero, Ĉinio prenos necesajn kontraŭrimedojn.

La deklaro atentigis, ke same kiel en ĉiuj landoj, estas la centra registaro, kiu respondecas pri konservado de la nacia sekureco. Leĝdono pri nacia sekureco estas en la leĝdona povo de la nacio. Nek Britio nek Ĉinio estas escepto. Ĝi aldonis, ke per Artikolo 23 de la Baza Leĝo, la centra registaro rajtigas la HSAR ellabori leĝojn pri protekto de nacia sekureco. Tamen ĉi tiu rajtigo ne ŝanĝas la naturon, ke tia leĝdona povo apartenas al la centra registaro.

La deklaro klarigis, ke konsiderante la gravan situacion koncernan al protekto de nacia sekureco en la HSAR kaj la nekapablo de la HSAR adopti leĝojn pri protekto de nacia sekureco per ĝi mem, la Nacia Popola Kongreso kiel la plej alta organo de ŝtata potenco en Ĉinio havas la rajton kaj respondecon ŝtopi ĉi tiun breĉon, kiu endanĝerigas nacian sekurecon en Hongkongo, per leĝdono laŭ la Konstitucio kaj la Baza Leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin