Publikigitaj jaraj raportoj pri ekologio kaj medio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-06-03 14:19:14     Redaktoro:邱杰明

Ĉina aŭtoritato pri medio publikigis jarajn raportojn pri la stato de ekologio kaj medio de la lando. La raportoj emfazis pliboniĝojn kaj problemojn, kaj alvokis pli da klopodoj por la kampanjo protekti bluan ĉielon, puran akvon kaj fekundan grundon.

Bai Qiuyong, altranga oficialulo de la Ministerio de Ekologio kaj Medio diris, ke ĝenerale, la ekologio kaj medio de Ĉinio pliboniĝas. Okazis pli da blu-ĉielaj tagoj, pli bona akvokvalito kaj pli bela ekomedio.

Pasintjare, 337 gravaj urboj tutlande raportis, ke blu-ĉielaj tagoj okupis 82% de la jaro. Tio estis kresko de ĉirkaŭ 3% kompare kun la antaŭa jaro.

Preskaŭ 75% de surfaca akvo estas identigitaj kiel bonkvalitaj, kun kresko de ĉirkaŭ 4%. Fine de la pasinta jaro, ĉirkaŭ 11 800 naturaj rezervejoj estis konstruitaj, protektante ĉirkaŭ 18% de la tera areo kaj pli ol 4% de la mara areo de la lando.

53,2 miliardoj da juanoj estis asignitaj pasintjare al protekto de ekologio kaj medio. Tamen restas maltrankvilo. Bai diris, ke la subteno por la kampanjo kontraŭ poluado ne sufiĉas. Koncernaj leĝoj kaj regularoj bezonas plian modifon. Kolektado kaj prilaborado de datumoj bezonas pli rigorajn normojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin