Wuhan kribris preskaŭ 10 milionojn da homoj en tuturbaj kronvirusaj ekzamenoj

(GMT+08:00) 2020-06-03 14:22:30     Redaktoro:邱杰明

Laŭ gazetara konferenco en mardo, Wuhan en la ĉina centra provinco Hubei ekzamenis 9 899 828 homojn inter la 14a de majo kaj la 1a de junio en la tuta urbo por elserĉi novajn kronvirusajn infektojn.

"Neniu konfirmita kronvirusa kazo estis trovita en la procezo," diris Lu Zuxun, profesoro el la Tongji-a Medicina Kolegio de la Huazhong-a Universitato de Scienco kaj Teknologio. Lu diris, ke dume, 300 sensimptomaj kazoj estis trovitaj kaj kvarantenigitaj, neniu el kiuj transformiĝis en konfirmitan kronvirusan kazon. Ĉiuj 1 174 proksimaj kontaktintoj estis provitaj kun rezulto de negativa reakcio.

La 14an de majo, la urbo komencis kampanjon por liveri nukleacidajn ekzamenojn al tiuj ne ekzamenitaj antaŭe. Oficialuloj diris, ke la movo celas spuri sensimptomajn kazojn kaj trankviligi socion, kiam la urbo remalfermas siajn fabrikojn, entreprenojn kaj lernejojn.

Plenuma vicurbestro Hu Yabo diris, ke la urbo elspezis 900 milionojn da juanoj (126 milionojn da usonaj dolaroj) en la ekzamenoj, kio estis "tute inda", ĉar tio trankviligis loĝantojn de Wuhan kaj la tutan nacion, kaj helpos la urbon revenigi siajn sociajn kaj ekonomiajn aktivecojn al normala vojo. Li diris, ke post la tuturbaj ekzamenoj, ankaŭ loĝantoj de Wuhan, kiuj faris grandajn oferojn dum la fermo de la urbo, nuligos sian psikologian fermon.

La urba komisiono pri sano diris, ke la ekzamenoj estas laŭvolaj kaj senpagaj, kaj ĉiujn kostojn pagis urbaj kaj distriktaj registaroj.

Li Lanjuan, fama ĉina epidemiologo, diris, ke la kampanjo levis la totalan nombron de ekzamenitaj homoj en Wuhan ĝis 10,9 milionoj. Tio signifas "plenan kovradon" de la urba loĝantaro, krom infanoj sub la aĝo de ses jaroj, kiuj ne estis konsilitaj fari la ekzamenojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin