Ĉina ĉefministro emfazas liveri helpon al kompanioj kaj eksciti merkatan viglecon

(GMT+08:00) 2020-06-03 14:23:13     Redaktoro:邱杰明

Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis la gravecon provizi helpon al entreprenoj kaj eksciti merkatan viglecon dum sia inspektvojaĝo al la ĉina orienta provinco Shandong de lundo ĝis mardo.

Li, kiu prioritatigas malgrandajn kaj miniaturajn entreprenojn, instigis rilatajn aŭtoritatojn konvene trakti la temon permesi al kompanioj uzi sian intelektan proprieton por garantii pruntojn kaj redukti siajn kostojn de financado.

La ĉefministro alvokis preni pli da manieroj por altigi kredit-kvoton por malgrandaj kaj miniaturaj kompanioj kaj helpi ilin solvi problemojn en financado. Li ankaŭ instigis al bankoj fari taŭgajn interezajn koncedojn, por ke entreprenoj povu sin subteni kaj certigi sukceson por la estonteco, ĉar tio ankaŭ profitigos la disvolviĝon de bankoj. Li diris, ke universitataj diplomitoj pliiĝos al la rekorda nombro ĉi-jare, kaj li esperas, ke kompanioj povos varbi pli da universitataj diplomitoj, kaj ke ankaŭ la centra registaro liveros subtenon.

En sia vizito al malnova loĝkomunumo en la urbo Yantai, la ĉefministro diris, ke renovigo de tiaj komunumoj povas plibonigi la vivkondiĉojn de la popolo kaj akceli konsumadon de hejmaj ornamaĵoj kaj hejmaj elektraj aparatoj. Li instigis al socia kapitalo partopreni en tiaj projektoj kaj alvokis akceli ritmon en renovigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin