Kiel usonaj politikistoj parolis pri "libereco de vortoj"

(GMT+08:00) 2020-06-03 20:40:49     Redaktoro:邱杰明

Laŭ raporto de franca novaĵ-agentejo merkrede, en la pasinta semajno superrigarda institucio de amaskomunikiloj notis grandnombron da perfortaj eventoj fare de policanoj al ĵurnalistoj. Eĉ ĵurnalistoj el Aŭstralio, Rusio kaj aliaj landoj estis atakitaj de usonaj policanoj. La usona registaro publike batis ĵurnalistojn, kio vekis ĝeneralan koleron de la mondo. Kion usonaj politikistoj volas kaŝi?

Proparolanto de ĝenerala sekretario de UN Stéphane Dujarric akcentis, ke kiam ĵurnalistoj estis atakitaj, la tuta socio pagis por tio. Rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke damaĝo al laŭleĝaj rajtoj de ĵurnalistoj estas neakceptebla. Ankaŭ aŭstralia ĉefministro Morrison postulis enketon pri koncerna evento.

Fakte ne estas rara la premado al amaskomunikiloj post enoficiĝo de la reganta registaro de Usono. Usona gvidanto aldonis etiketon de "falsa novaĵo" al la amaskomunikiloj, kiuj kritikis aŭ dubis lin. Lastatempe usona gvidanto disputis kun sociala platformo Twitter kaj fine subskribis administran ordonon limigi la socialan

Estas ridinde, ke usonaj politikistoj eĉ donis premadon al fremdlandaj amaskomunikiloj pretekstante la liberecon de vortoj. Lastatempe usona ŝtatsekretario Mike Pompeo senbride diris, ke Ĉinio ne devas interveni en liberecon de raportado de usonaj raportistoj en Honkongo. Tamen retanoj publikigis fotojn, kiuj montras ke en la tumulto de Honkongo lastjare, preskaŭ cent raportistoj koncentriĝis antaŭ la defendlinio de honkongaj policanoj. Kontraŭe en la manifestacioj okazintaj en Usono lastatempe neniu raportisto kuraĝis aperi antaŭ la usonaj policanoj. Vizaĝe al la sceno de duobla normoj, kiujn mensogojn Pompeo kaj liaj sekvantoj povas fabriki?

La vero estas la plej bona foto. Kun pliaj veroj malkaŝitaj, ĉu usonaj politikistoj ankoraŭ povas fari la magion de duobla normo?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin