Volkswagen pliigas sian investon en Ĉinio kun pli larĝa malfermo

(GMT+08:00) 2020-06-04 16:38:39     Redaktoro:Xiao


En la fino de majo, germana aŭtomobilisto Volkswagen anoncis novan planon kun investo de 2,1 miliardoj da eŭroj (ĉirkaŭ 2,3 miliardoj da usonaj dolaroj) en Ĉinio por disvolvi sian komercon pri elektra veturilo en la lando. Per investo de 1 miliardo da eŭroj, Volkswagen akiros 50 elcentojn de JAG, kiu estas la patra kompanio de la aŭtomobila grupo Anhui Jianghuai (JAC Motors), kaj pliigos sian parton en JAC Volkswagen ĝis 75 procentoj, laŭ la interkonsento subskribita en Pekino en la 29a de majo.

En alia transakcio, Volkswagen pagos 1,1 miliardojn da eŭroj por akiri parton de 26,47 procentoj de la alt-teknika kompanio Gotion, kaj fariĝi la plej granda akciulo de la fabriko de elektraj baterioj bazita en Hefei. Nun Volkswagen estas la unua eksterlanda aŭtomobila kompanio, kiu rekte investas en ĉina bateria fabrika kompanio. Laŭ informo de Gotion, la investo estos plenumita antaŭ la fino de 2020. La du flankoj efektivigos strategian kunlaboron en la kampo de baterioj por elektraj veturiloj. Gotion fariĝos atestita provizanto de Volkswagen.

La kunlaboro inter Volkswagen kaj Gotion kreis novan modelon por disvolviĝo de la novenergia aŭtomobila industrio de Ĉinio, kaj plu altigos konkurencivon de Gotion en la bateria industrio de la tuta mondo, diris Li Zhen, prezidanto de la bateria fabrika kompanio. Herbert Diess, ĝenerala direktoro de Volkswagen AG, diris, ke la kompanio fortigas sian elektrigan strategion en Ĉinio kune kun fortaj kaj fidindaj partneroj. Ĝia elektra aŭtomobila komerco rapide kreskas kaj ofertas grandan potencialon por JAC Volkswagen.

La malferma merkato de Ĉinio donas novajn komercajn ŝancojn al Volkswagen, diris Stephan Wollenstein, ĝenerala direktoro de la grupo Volkswagen en Ĉinio. Li aldonis, ke krom investoj de pli ol 2 miliardoj da eŭroj en JAC kaj Gotion, Volkswagen ankaŭ planas investi 4 miliardojn da eŭroj en Ĉinio ĉi-jare. Laŭ la plano, Volkswagen Group en Ĉinio atendas liveri ĉirkaŭ 1,5 milionojn da novaj energiaj veturiloj al ĉinaj klientoj en 2025.

La du interkonsentoj venis pro tio, ke Ĉinio emfazis gravecon de nova infrastruktura konstruado en la ĉi-jara registara raporto. Ĉinio vastigos aplikojn de 5G kaj konstruos pli da ŝargajn instalaĵojn por antaŭenigi pli larĝan uzon de novenergiaj veturiloj. Por subteni disvolvon de la industrio sekve de la epidemio COVID-19, Ĉinio decidis doni plu subvenciojn kaj impostajn sendevigojn al aĉetoj de novenergiaj veturiloj en pluaj du jaroj por helpi produkton kaj vendadon de la veturiloj, diris ministro pri industrio kaj informadiko Miao Wei en ĉijara nacia leĝdona sesio.

Miao diris, "la produkto de la novenergiaj veturiloj en aprilo jam preskaŭ atingis la nivelon de tio en la sama periodo de la lasta jaro. Kaj la ministerio estas memfida pri estonta disvolviĝo de la industrio." La ministerio ankaŭ antaŭenigos konstruadon de ŝargaj instalaĵoj kaj bonigos ilian interkonektadon, Miao diris.

Laŭ statistiko de la Ministerio pri Publika Sekureco, ĝis la fino de 2019, la nombro de novenergiaj veturiloj en Ĉinio atingis 3.81 milionojn. Ĉi tiu nombro kreskis pli ol 1 miliono ene de la du sinsekvaj jaroj, kio montras tendencon de rapida kresko. La nombro de ŝargaj stacioj tra la lando jam atingis ĉirkaŭ 1,29 milionoj ĝis la fino de aprilo, laŭ datumoj de la Alianco pri Ŝarga Infrastrukturo de Elektraj Veturiloj.

Ĉinio estas la plej granda merkato de la elektraj veturiloj kaj ankaŭ havas kompletan produktĉenon de koncernaj industrioj. En la komenco de tiu ĉi jaro, Tesla sukcese malfermis sian superan fabrikon en Ŝanhajo. Post publikigo de la prezo de la veturilo Model 3, rapide kreskis la kvanto de abonado. Laŭ konigo de butikoj, nun en ĉiu tago realiĝis ĉirkaŭ 1000 negocoj en la tuta Ĉinio, kio estas preskaŭ la posemajna produkto de la fabriko.

Ekde la 1a de januaro 2020, la nova regularo pri optimumigo de komerca medio estis valida, kio sendube povas eligi kaj disvolvi produktivajn fortojn kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolvadon. Akorde kun progresintaj internaciaj niveloj, la regularo specifas la principojn kaj direktojn por nutri stabilan, justan, travideblan kaj antaŭvideblan komercan medion. Kiel eksterlanda kaj tradicia entrepreno, Volkswagen ne ŝparas grandan pagon por investi du ĉinajn entreprenojn de provizado ĝis produkto. Tio montris novan ĉapitron de travidebleco de miksita reformo de ŝtataj entreprenoj kaj donis pozitivan signalon al la industrio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin