Xi: Ĉinio volas labori kun Germanio kaj EU por krei pli da tutmonda certeco

(GMT+08:00) 2020-06-04 14:19:05     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio volas labori kun Germanio kaj la Eŭropa Unio (EU) por plifortigi strategian kunlaboron, subteni multflankismon, trakti tutmondajn defiojn kaj kune aldoni certecon al la nuna mondo de necerteco.

En telefona interparolado nokte kun germana ĉefministro Angela Merkel, Xi rimarkigis, ke estis la tria fojo de post eksplodo de la kronvirusa epidemio, ke li kaj Merkel telefone konversaciis, kio reflektas la profundan politikan reciprokan fidon kaj striktan strategian komunikadon inter la du flankoj.

Xi diris, ke la ĉina flanko aprezas la objektivan kaj racian starpunkton de la germana registaro kaj ĝian respekton al scienco pri la pandemia demando. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Germanio por subteni la laboron de la Monda Organizo pri Sano (MOS), antaŭenigi internacian kunlaboron en kadroj kiel la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Grupo 20, helpi al afrikaj landoj batali kontraŭ la kronvirusa malsano kaj kontribui al protekto de sano kaj sekureco de la tutmonda publiko. Li emfazis la bezonon kunordigi epidemian regadon kaj ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj diris, ke restas senŝanĝa la ĝenerala tendenco de la ĉina ekonomio al stabila longtempa kresko kun bona movforto.

Merkel diris, ke Germanio donas gravecon al la plano pri ekonomia kaj socia disvolvado, ellaborita en la "du sesioj" de Ĉinio, kaj volas labori kun Ĉinio por akceli rekomencon de laboro kaj produktado sen malstreĉado de epidemia regado kaj pliprofundigi duflankan ekonomian kunlaboron.

Ŝi diris, ke Germanio alte aprezas la anoncon de Xi, ke la ĉina kontraŭkronvirusa vakcino fariĝos monda publika bono, kaj ke en la nunaj cirkonstancoj plifortigo de internacia solidareco kaj multflankismo estas tre grava por la monda batalo kontraŭ la pandemio. Ŝi aldonis, ke Germanio volas plifortigi interŝanĝojn kun Ĉinio kaj plu subtenas la gvidan rolon de la MOS, por antaŭenigi internacian kunlaboron pri publika sano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin