Ĉina ĉefministro alparolis tutmondan vakcinan pintkunvenon

(GMT+08:00) 2020-06-05 14:19:59     Redaktoro:邱杰明

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde, ke Ĉinio plu subtenos la kernan rolon de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en kunordigo de vakcinaj esploroj kaj faros sian kontribuon por certigo de la atingebleco kaj kost-eltenebleco de vakcinoj en evoluantaj landoj.

Li faris la rimarkojn dum parolado en virtuala tutmonda vakcina pintkunveno, kiu estis okazigita por kolekti fondusojn por la Tutmonda Alianco pri Vakcinoj kaj Imunigo, kun la konsidero certigi la vakcinan atingeblecon tutmonde. Precipe, fondusoj estos direktitaj al akcelado de esploro, ekspluatado, produktado kaj distribuado de vakcino kontraŭ la nov-kronvirusa malsano.

Gvidantoj el pli ol 30 landoj kaj estroj de internaciaj organizoj, inkluzive de la UN kaj la MOS, ĉeestis la pintkunvenon.

Li diris, ke en traktado de la kronvirusaj infektoj, Ĉinio metis la vivojn de la popolo sur la unuan lokon, efike bridante la epidemion per malfacilaj klopodoj. Tamen la pandemio ankoraŭ ne finiĝis, kaj neniu lando estas imuna de la viruso. Li aldonis, ke la sano kaj sekureco de la diversaj loĝantaroj estas strtikte ligitaj.

Li diris, ke en la malfermo de la 73a sesio de la Monda Asembleo pri Sano (MAS) en la lasta monato, Ĉinio proponis konstrui tutmondan komunumon de sano por ĉiuj, kaj prezentis sugestojn kaj rimedojn por akceli tutmondan kunlaboron en respondo al la kronvirusa epidemio. Li aldonis, ke Ĉinio plu liveros monhelpon laŭ sia kapablo por helpi al influitaj landoj, precipe evoluantajn nacioj respondi al la epidemio kaj renormaligi socian kaj ekonomian disvolvadon.

Li diris, ke la defioj restas severaj, kaj vakcino estas forta ŝildo kontraŭ la viruso. Li atentigis, ke Ĉinio plu antaŭenigos klinikajn provojn en pluraj centroj, kaj faciligos merkatan eniron kiel eble plej frue, post kiam la celoj de esploro kaj ekspluatado estos atingitaj, por doni al la mondo sekuran, efikan kaj altkvalitan tutmondan publikan bonon.

La ĉefministro diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam antaŭenigas sciencan esploron pri vakcinoj, medikamentoj kaj proviloj kontraŭ la kronviruso kaj donas grandan gravecon al internacia kunlaboro en esploro kaj ekspluatado de vakcinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin