Ĉeftemo de jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo 2021 estas "Prosperigo de la Mondo"

(GMT+08:00) 2020-06-05 21:12:38     Redaktoro:邱杰明

Vendrede proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, ke Ĉinio volas fortigi kunlaboron kun ĉiuj partioj, inkluzive de la Monda Ekonomia Forumo, por kune antaŭenigi fortan, daŭripovan, ekvilibran kaj tolereman kreskon de la monda ekonomio.

En la 3a de junio, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab proklamis, ke en la venonta januaro okazos la jara kunveno de la Monda Ekonomia Forumo 2021. Geng diris, ke la ĉeftemo de la jarkunveno enkorpigas urĝan deziron de la internacia komunumo por kune trakti defiojn el la epidemio kaj kune akceli stabilan disvolviĝon de la monda ekonomio.

Ĉinio volas fortigi kunlaboron kun ĉiuj partioj de la mondo por konstrui malferman mondan ekonomion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin