Kial okcidentaj gvidantoj retenis siajn vortojn vizaĝe al tragedio de rasa diskriminacio en Usono?

(GMT+08:00) 2020-06-06 16:26:06     Redaktoro:邱杰明

Kiam la internacia komunumo kune kritikis la rasan diskriminacion en Usono, iuj okcidentaj gvidantoj, kiuj lertas en "demokratio" kaj "homaj rajtoj", retenis siajn vortojn kiel mutulo.

Lastatempe kanada ĉefministro Justin Trudeau respondis, nur post silento da 22 sekundoj, al la demando pri uzado de milita forto kontraŭ protestantoj en Usono. Li eĉ ne rekte respondis la demandon kaj diris, ke li metas la gravecon al kanadanoj. Post unu semajno de la evento de Floyd, brita ĉefministro Boris Johnson zigzage komentis, ke la rasismo kaj rasa perforto ne povas ekzisti en Britio. Amaskomunikiloj kritikis lin eviti la gravajn kaj paroli nur pri la bagatelaj. Samtempe ankaŭ aŭstralia ĉefministro Scott Morrison ŝajnigis nesciadon pri la ĉirilata demando.

Fakte iuj okcidentaj landoj jam kutimis sekvi la paŝojn de Usono kaj ne kuraĝis diri la veron. Precipe en la lastaj jaroj, ili plie timas Usonon, ĉar tiu ofte ĉikanis ilin per misuzo de sia potenco en ekonomio kaj komerco, sekureco kaj aliaj demandoj. Silento jam estas deviga elekto de iuj okcidentaj politikistoj. Krome en iuj okcidentaj landoj ankaŭ ekzistas serioza rasa diskriminacio. Ili politikistoj mem estas subtenantoj de la blankulismo. La morto de Floyd vekis ankaŭ proteston en Britio, Aŭstralio, Kanado kaj aliaj pli ol dek landoj en la mondo. Iuj okcidentaj politikistoj timas altiri la fajron sur sin mem.

Estas satirece, ke kvankam iuj okcidentaj politikistoj ne povas trakti la rasan diskriminacion en sia lando, tamen ili havas pasion por foje kaj refoje kalumnii evoluantajn landojn per rasismo.

Rasa diskriminacio estas vundo de la usona socio kaj kuna malhonoro de okcidentaj landoj. En la lastaj tagoj kvar eksprezidentoj de Usono, Barack Obama, Bush, Clinton kaj Jimmy Carter esprimis kondamnon kontraŭ la rasa diskriminacio. Ĉu iuj okcidentaj landoj, kiuj jam malsukcesis en batalo kontraŭ la epidemio, preferas sekvi plu la paŝojn de Usono en la demando de rasa diskriminacio?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin