Ĉinio anoncis 15-jaran planon por protekti ŝlosilajn ekosistemojn

(GMT+08:00) 2020-06-12 14:45:33     Redaktoro:Pluveta

Ĉinio ĵaŭde publikigis planon, kiu inkluzivas gravajn projektojn por protekti kaj restarigi ŝlosilajn ekosistemojn de 2021 ĝis 2035.

Por fortigi la ŝirmilojn por ekologia sekureco kaj protekti biodiversecon, naŭ gravaj projektoj kaj 47 ŝlosilaj taskoj estis substrekitaj en la plano, kiu estis eldonita de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Ministerio de Naturaj Resursoj.

Laŭ la plano, la lando celas pliigi sian arbarkovradon al 26% antaŭ 2035, levi la proporcion de plantara kovrado de herbejoj al 60% kaj disvolvi naturparkojn, kun la protektitaj areoj kovrantaj pli ol 18 procentojn de la tutlanda areo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin