Oficialulo: Ĝenerala liverado de agrikulturaj produktoj restas stabila en Pekino

(GMT+08:00) 2020-06-15 14:45:58     Redaktoro:Pluveta

Laŭ gazetara konferenco dimanĉe, la ĝenerala liverado de agrikulturaj produktoj en Pekino restas stabila kaj orda.

Wang Hongcun, oficialulo el la Municipa Komerca Administracio de Pekino, diris, ke post la portempa fermiĝo de la bazaro Xinfadi, kiu rilatis la ĵus konfirmitajn kronvirusajn kazojn de la ĉefurbo, ses aliaj grandaj pograndaj bazaroj en la urbo rapide pliigis la liveradon de legomoj.

Wang diris, ke ankaŭ superbazaraj ĉenoj rapide agis, ekzemple Carrefour pliigis rektan aĉeton de legomaj bazoj en la apuda provinco Hebei. Li diris, ke la regadaj rimedoj en la bazaro Xinfadi provizore influis la distribuajn kanalojn, tamen komercaj aŭtoritatoj intensigas klopodojn por kunordigi merkatajn resursojn, kaj la merkata provizado en Pekino povas esti garantiata.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin