La trako de la ĉina-laosa fervojo sterniĝis tra la tunelo Yanhe

(GMT+08:00) 2020-06-15 15:55:01     Redaktoro:Pluveta

Je 15:30 en la 3 de junio, en la konstruejo sur la enlanda sekcio de la ĉina-laosa fervojo ĉe la urbeto Yanhe de la provinco Yunnan, Ĉinio, la lastan 25-metran trakon metis la laborantoj de la Ĉina Fervoja Unua Grupo. La trako sterniĝas tra la tunelo Yanhe, kiu longas 944 metrojn kaj kiu estas la unua de la fervojo.

Tiu ĉi fervojo nomiĝas Yumo. Ĝi estas ŝtata unuaklasa elektrizita fervojo, kiu etendiĝas de Yuxi al Xishuangbanna en duobla trako, kaj de Xishuangbanna al Mohan en unu trako. La desegna rapideco estas 160 kilometroj en unu horo. La Ĉina Fervoja Unua Grupo enpreprenis la metadon de trako 508 kilometrojn longa de Yuxi al Mohan. La laborantoj, spite la kronvirusa epidemio kaj la alta temperaturo, pluigis la trakon ĉiam antaŭen.

La ĉina-laosa fervojo ekiras de Kunming, Ĉinio, kaj atingas Vjentjanon, la ĉefurbon de Laoso. Ĝi estis ekkonstruita post kiam la ideo "Zono kaj Vojo"iniciatiĝis. La fervojo estas internacia, kaj por la tuta linio oni prenas la teknologian normon de Ĉinio kaj uzas la ekipaĵojn de ĝi. La fervojo ekkonstruiĝis decembre de 2016 kaj, laŭplane, plenumiĝos fine de 2021. Tiam oni povos veturi de Kunming, Ĉinio, ĝis Vjentjano, Laoso, nur dum unu tago, nome de frumateno ĝis vespero. Tio estas grava trafika infrastrukturo inter Ĉinio kaj periferiaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin