En Pekino 356 mil homoj ricevis teston de nukleata acido kaj epidemio troviĝas en leviĝo

(GMT+08:00) 2020-06-17 20:12:40     Redaktoro:Pluveta

Marde posttagmeze okazis gazetara kunveno de la pekina registaro pri prevento kaj regado de la epidemio. La kunveno informis, ke de la 13-a de junio Pekino jam faris teston de nukleata acido al 356 mil homoj.

En la kunveno Pang Xinghuo, vicestro de pekina centro pri prevento kaj regado de malsanoj, konigis, ke de la nula horo ĝis la 24-a horo de la 16-a de junio aperis 31 novaj konfirmitaj kazoj kaj ĉiuj rilatas al la bazaro Xinfadi. Ŝi diris: "Ni unuapaŝe diagnozis, ke la epidemio estas kaŭzita de interhoma disvastiĝo aŭ de infektitaj objektoj kaj medio. Nun 95% de la kazoj estas malpli seriozaj."

Ŝi diris ankaŭ: "La epidemio ankoraŭ kreskas. Ĉar la bazaro estas la plej granda en Pekino, tial estonte aperos plu novaj kazoj."

Por rapide regi originon de disvastiĝo kaj rompi ĉenojn de infekto, nun Pekino disvolvas teston de nukleata acido. Laŭ konigo, jam 356 mil homoj ricevis teston.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin