Usono, kiu sub masko de homaj rajtoj toleras kaj subtenas terorismajn fortojn, nepre manĝos siajn amarajn fruktojn

(GMT+08:00) 2020-06-18 20:44:08     Redaktoro:Xiao

Merkrede laŭ la loka tempo tiel nomata "la Akto pri Politiko de Ujguraj Homaj Rrajtoj 2020" estis subskribita de Usono, kiu senbride kalumniis xinjiang-an situacion pri homaj rajtoj, malice atakis politikojn de la ĉina registaro por Xinjiang. Tiu ĉi ago de Usono serioze malobservas internacian juron kaj bazan principon de internaciaj rilatoj, krude intervenis en ĉinajn internajn aferojn, tial Ĉinio esprimis fortan indignon kaj firman oponon kontraŭ tio.

Lastajn jarojn iuj usonanoj ĉiel penis fari malagrablaĵojn ĉe la problemo pri Xinjiang kaj celis damaĝi xinjiang-an prosperon kaj stabilecon, damaĝi ĉinan nacian unuiĝon kaj bridi ĉinan disvolvon kaj fortiĝon. La tiel nomata akto estas nova politika farso surbaze de politikaj privataj interesoj de usonaj "gibonoj", plenas je mensogoj kaj supozoj, tute konfuzas nigron kun blanko. Ĝi estas ekstreme absurda.

La problemoj pri Xinjiang ne rilatas al etno, religio kaj homaj rajtoj, sed ili estas problemoj kontraŭterorismaj kaj kontraŭperfortaj. De la jaro 1990 ĝis la fino de la jaro 2016 okazis miloj da terorismaj atakoj en Xinjiang. Antaŭ la severa situacio Xinjiang laŭleĝe batalis kontraŭ terorismaj kaj perfortaj aktivadoj, instalis centrojn por trejnado kaj edukado de profesia lerteco kaj alprenis serion da rimedoj, ĉio ne nur konformas al ĉinaj leĝoj sed ankaŭ efektivigis Globan Kontraŭterorisman Strategion de UN, Planon de Agado por Preventi Perforton kaj Ekstremon kaj aliajn internaciajn kontraŭterorismajn iniciatojn kaj faris kontribuon al monda kontraŭterorisma afero. En Xinjiang ne okazis terorisma evento en la lastaj 3 jaroj. En 2019 la xinjiang-a produkto pliiĝis je 6,2%, pli multe ol la landa nivelo. Kurantjare same kiel aliaj lokoj de Ĉinio Xinjiang sin plene liberigos el malriĉeco.

Gajninte pozitivan efikon de prevento kaj rego de la epidemio Xinjiang rapidigis reprodukton kaj relaboron, kaj la pliiĝo de la aldona kvanto de grandaj industriaj entreprenoj en la unua trimestro okupis la unuan lokon de Ĉinio. Faktoj atestis, ke kontraŭterorismaj kaj ekstremoforigaj rimedoj alprenitaj de Xinjiang maksimume garantias vivrajton, disvolvrajton kaj aliajn bazajn rajtojn de la 25 milionoj da loĝantoj en Xinjiang.

La tiel nomata akto de Usono estis subskribita, kio pluapaŝe malkovris la malican celon de iuj usonaj politikistoj instigi kontraŭstaron kaj doni premon al Ĉinio. Maria Zakharova, proparolanto de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris trafe, ke la usona registaro ĉiam publike subtenas tiujn opoziciulojn alilandajn, kiuj staras kun ĝi, kiel ajn ili estas perfortaj. Nun la usona registaro manĝas siajn amarajn fruktojn.

Xinjiang-aj aferoj estas tute ĉinaj enlandaj aferoj. La ĉina popolo neniam timas diablon, kaj estas neŝancenebla la decidemo de la ĉina popolo defendi ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj disvolvan rajton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin