Kontraŭsubvencia politiko de EU nepre damaĝos ĝin mem kaj aliajn flankojn

(GMT+08:00) 2020-06-19 19:38:52     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde Eŭropa Unio (EU) publike kolektis opiniojn pri blanka libro rilata al subvencio de aliaj landoj celante alpreni rimedojn kontraŭ "distorda influo el alilandaj subvencioj al la mono-merkato de EU". Iu analizo montras, ke la blanka libro ĉefe celas aĉetadon faritan de ĉinaj kompanioj en Eŭropo kaj reagon kontraŭ tial nomata ĉina "maljusta konkurenco". Tiutage proparolanto de la ĉina diplomatia misio esperis, ke EU observos bazan principon de la Monda Komerca Organizo, evitos ĝenon de penstendenco de protektismo, ne instalos novan komercan obstaklon per preteksto de subvencio, sed male kreos bonan komercan medion por alilandaj entreprenoj.

Nun la monda ekonomio estas minacata de protektismo, kion intensigis la pandemio de la kronvirusa malsano. Lastatempe Monda Ekonomia Perspektivo el Monda Banko informis, ke pro la epidemio la monda ekonomio probable plej serioze dekadencos post la Dua Monda Milito. Antaŭkalkulite malpliiĝos je 9,1% ekonomio en la regiono de eŭroj kaj malpliiĝos je 5,2% la monda ekonomio en la kuranta jaro. Kiel la monde plej granda ekonomio EU provis alpreni novajn protektismajn rimedojn, kio pliigos necertecon al la monda ekonomio, kiu jam malpliiĝis ĝis frostopunkto, kaj samtempe malutilos al disvolviĝo de eŭropa ekonomio.

Fakte la ĉefaj uzantoj de subvenciaj politikoj estas evoluintaj landoj en Eŭropo kaj Ameriko. Ekzemple Hispanio publikigis planon pri stimulo de ekonomio valoran je 3,75 miliardoj da eŭroj kaj 70% de subvencio estos uzata por ĉenoj de aŭta industrio; Lastatempe germana Federacia Ministerio pri Aferoj de Ekonomio kaj Energio deklaris investi 300 milionojn da eŭroj al la kompanio CureVac, kiu ekspluatas vakcinon de kronvirusa malsano; kaj prezidanto de Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen prezentis al Eŭropa Parlamento planon pri ekonomia reprosperigo valoran je 750 miliardoj da eŭroj, kiu subtenos industrion de aŭtoj, artefaritan inteligenton kaj la 5a-genercian moveblan interreton (5G).

Fakte Eŭropo estas ankaŭ la ĉefa suferanto de kontraŭsubvenciaj politikoj kaŭzitaj de konkurencoj inter potencoj.

Kiel la plej granda evoluanta lando Ĉinio havas klarajn starpunkton kaj sintenon pri politikoj de subvencioj. Ĉinaj politikoj de subvencioj estas uzataj ĉefe por stimuli median protekton kaj ŝparon de energio, subteni esploron, ekspluaton kaj renovigon de teknikoj kaj akceli reordigon de strukturoj de entreprenoj, konformas al kaj regularo de la Monda Komerca Organizo kaj ideo de Eŭropa Unio pri verda disvolvo.

Sendube nuligi komercajn barojn kaj murojn kaj krei bonan komercan medion estas la komuna devo de Ĉinio kaj Eŭropo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin