Komunaj klopodoj alvokitaj por konservi pacon en ĉina-hindaj landlimaj regionoj

(GMT+08:00) 2020-06-20 16:01:31     Redaktoro:Pluveta

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris vendrede, ke Ĉinio esperas, ke Hindio laboros kun Ĉinio por kune konservi pacon kaj stabilecon en iliaj landlimaj regionoj.

Zhao diris, "Ĉinio esperas, ke Hindio laboros kun ni, fidele sekvos la gravan konsenton atingitan inter la du gvidantoj, observos la interkonsentojn atingitajn inter la du registaroj, kaj plifortigos komunikadon kaj kunordigon pri konvena traktado de la nuna situacio per diplomatiaj kaj militaj kanaloj.

Li faris la rimarkojn, kiam li eksplikis la pozicion de Ĉinio pri traktado de la okazaĵo de la Galwan-konflikto. Li diris, ke la valo Galwan troviĝas sur la ĉina flanko de la Linio de Efektiva Regado en la okcidenta sekcio de la ĉina-hinda landlimo. Dum multaj jaroj, la ĉinaj landlimaj trupoj patrolis kaj deĵoris en ĉi tiu regiono. Li diris ankaŭ, ke ekde aprilo de ĉi tiu jaro, la hindaj landlimaj trupoj unuflanke kaj kontinue konstruis vojojn, pontojn kaj aliajn instalaĵojn ĉe la Linio de Efektiva Regado en la valo Galwan. Ĉinio postulis traktadon kaj protestis multfoje, sed Hindio eĉ transiris la Linion de Efektiva Regado kaj faris provokojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin