Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN kondamnas rasismon post morto de George Floyd

(GMT+08:00) 2020-06-20 16:03:10     Redaktoro:Pluveta

La Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj vendrede adoptis rezolucion, forte kondamnante la kontinuajn rasajn diskriminaciajn kaj perfortajn praktikojn faritajn de leĝplenumaj organoj kontraŭ afrikanoj kaj afrikdevenuloj

La rezolucio precipe kondamnis polican brutalaĵon, kiu kaŭzis la mortojn de usona civitano George Floyd en Minneapolis kaj aliaj afrikdevenuloj.

La rezolucio, adoptita per konsento sen voĉdono en la 47-membra konsilio de la UN, ankaŭ bedaŭris la lastatempajn okazaĵojn de troa uzo de forto kaj aliaj homrajtaj malobservoj de policanoj kontraŭ pacaj manifestaciantoj defendantaj rajtojn de afrikanoj kaj afrikdevenuloj.

La rezolucio petis la Altan Komisaron de la UN pri Homaj Rajtoj prepari raporton pri sistema rasismo, malobservoj de internacia homrajta leĝo kaj mistraktado al afrikanoj kaj afrikdevenuloĵ fare de leĝplenumaj organoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin