Ĉinio kondamnas rezolucion de EU pri honkonga nacisekureca leĝdono

(GMT+08:00) 2020-06-20 18:26:06     Redaktoro:Pluveta

La ĉina plej alta leĝdona instanco, la Nacia Popola Kongreso (NPK), sabate kondamnis la novan rezolucion de la Eŭropa Parlamento, kiu faras maljustajn kritikojn kontraŭ leĝdono pri nacia sekureco en Honkongo.

You Wenze, proparolanto de la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke la Eŭropa Parlamento faris senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio pri honkongaj aferoj, kaj ke honkonga leĝdono pri nacia sekureco estas pure interna afero de Ĉinio. You aldonis, ke Ĉinio firme oponas ajnajn rimarkojn aŭ agojn, kiuj intervenas en honkongajn aferojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin