Ĉinio akcelas starigon de leĝo pri templima negoco kaj leĝo pri liberkomerca haveno Hainan

(GMT+08:00) 2020-06-21 18:23:24     Redaktoro:Pluveta

Laŭ la reviziita jara plano pri leĝdona laboro de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, kiu estis publikigita sabate, Ĉinio akcelos la starigon de leĝo pri templima negoco kaj leĝo pri la liberkomerca haveno Hainan por antaŭenpuŝi altkvalitan ekonomian disvolviĝon.

La merkato de templima negoco fariĝis la sola kampo en la financa merkato, al kiu mankas leĝaj reguloj, kaj analizistoj diras, ke moderna reglamentada kadro ebligos al ĝi pli bone servi al la reala ekonomio.

Sekve de la publikigo de la ĝenerala plano por la liberkomerca haveno Hainan, la efektiva ellaborado de leĝoj kaj reguloj bazitaj sur konstruado de mondklasa liberkomerca haveno altiris vastan atenton de la publiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin