Wuhan komencis uzi ĉina-eŭropajn trajnojn por transporti internaciajn pakojn

(GMT+08:00) 2020-06-22 19:51:17     Redaktoro:祃璟琳

Aŭtoritatoj komencis uzi ĉina-eŭropajn trajnojn por transporti internaciajn pakojn inter Eŭropo kaj Wuhan, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hubei.

Kargotrajno portanta varojn, ekzemple hejmajn elektrajn aparatojn, aŭtomobilajn partojn kaj ornamaĵojn, ekveturis de Wuhan en la semajnfino. La trajno estis ŝarĝita per 10 710 pakoj pezantaj 2,75 tunojn.

Laŭ la Ĉina Fervoja Wuhan-a Korporacio, la trajno veturos 13 tagojn por atingi Malaszewicze de Pollando, antaŭ ekspedo de la varoj al Britio, Francio kaj Germanio.

Post la kronvirusa eksplodo, ĉiuj internaciaj flugoj estis ĉesigitaj en Hubei, ĝenante la transportadon de internaciaj varoj.

Pro pli malmultekostaj transportaj kostoj, ĉina-eŭropaj kargotrajnoj estas malpli multe influitaj de vetero kaj povas transporti pli multajn varojn, ebligante glatan eksportadon de varoj kiel elektronikaj kaj kosmetikaj produktoj.

Aŭtoritatoj planas komenci regulajn ĉina-eŭropajn kargotrajnojn por faciligi entreprenojn de translanda elektronika komerco en Hubei.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin