Ĉinio sukcese enorbitigis lastan sateliton de sistemo BeiDou

(GMT+08:00) 2020-06-23 11:56:01     Redaktoro:祃璟琳

Ĉinio lanĉis la lastan sateliton de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan je la 9 horo kaj 43 minutoj marde antaŭtagmeze laŭ pekina tempo.

Laŭ la Ĉina Satelit-Navigada Oficejo, la satelito, la 55a en la familio de BeiDou, kiu signifas la Grandan Ĉerpilon en la ĉina lingvo, estis sendita al la kosmo per la portoraketo Changzheng-3B.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin