Potenca 7,5-magnituda tertremo skuis Meksikon

(GMT+08:00) 2020-06-24 15:08:59     Redaktoro:祃璟琳

Potenca 7,5-magnituda tertremo skuis Meksik-urbon kaj multajn sudajn kaj centrajn partojn de la lando marde matene.

La Nacia Sismologia Servo diris per la socia komunikilo Twitter, ke la tertremo okazis je la 10a horo kaj 29 minutoj matene kaj la epicentro situis je 23 kilometroj sude de La Crucecita, pacifik-borda vilaĝo en suda ŝtato Oaxaca. Alejandro Murat, ŝtatestro de Oaxaca, diris al novaĵ-stacio, ke unu homo estis mortigita.

Prezidento Andres Manuel Lopez Obrador anoncis, ke ŝlosilaj instalaĵoj, kiaj estas petrolaj kaj elektroproduktaj centroj, ne estis influitaj.

Laŭ la Nacia Civil-Protekta Kunordigo, la tertremo estis sentebla en sep ŝtatoj. Ankaŭ Meksik-urbo raportis negravan damaĝon en du urbaj konstruaĵoj, sed neniun vundiĝon.

Meksiko troviĝas super diversaj faŭltlinioj. En la pasintaj 35 jaroj okazis pluraj potencaj tertremoj en la suda kaj centra partoj de la lando, kiuj kaŭzis grandskalan detruon kaj mortojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin