Pompeo kun ksenofobio damagas reputacion de Usono

(GMT+08:00) 2020-06-24 20:59:19     Redaktoro:祃璟琳

Lastatempe, la ĵurnalo The New York Times diris en la artikolo "Pompeo humiligas la ŝtatan departementon de Usono", dirante, ke Mike Pompeo damagis la reputacion konstruitan de la ŝtata departemento de Usono per servo kaj ofero en jarcentoj. La lastatempa konduto de la usona ĉefa diplomato denove embarasis la usonan diplomatian sistemon. La artikolo diris, ke la sigelilo de la ŝtata departemento de Usono estas profanita.

La Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion, rajtigante la alta komisaro pri homaj rajtoj Bachelet gvidi la esploron pri sistema rasismo en policaj agentejoj de diversaj landoj. Malgraŭ la vortoj pri problemo de rasismo kaj polica perforto en Usono estis forigitaj por indulge, tamen Pompeo ankoraŭ kritikis la rezolucion kiel "hipokritecon", kaj diris, ke la diskuto de Usono pri la morto de la afrikadevena usonano George Floyd estis "simbolo de la matureco de usona demokratia forto", kaj diris, ke la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj devas atenti pri la "sistemaj rasaj problemoj" de Ĉinio kaj aliaj landoj.

Tamen alfronte al la problemo de rasismo en Usono, Pompeo ŝajnas "nevidebla homo" krom la foja intenca senrilata respondo. Li restis silenta pri la morto de George Floyd kaj la opono kontraŭ rasaj diskriminacioj. Tial la usona politika retejo Politico diris, ke alfronte al la morto de George Floyd, usonaj diplomatoj demandis "Kien iris Pompeo?"

Ironie, Pompeo forte ekscitita kalumniis Ĉinion por kovri usonajn sociajn konfliktojn kaj politikajn krizojn. Multaj amaskomunikiloj sarkasme diris, ke en la mallarĝa mondo de Pompeo, kalumnio de Ĉinio ŝajnas esti lia ĉefa afero.

Kompreneble, ĉi tiu "ksenofoba" propagando por Pompeo nur povas paroli. Post la rezolucio adoptita de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj, ankaŭ la eŭropa parlamento adoptis rezolucion, kondamnante la rasajn diskriminaciajn kaj perfortajn praktikojn en Usono kaj eŭropo kontraŭ afrikanoj kaj afrikdevenuloj.

La politika spekulado de Pompeo ne nur malŝparas la altvaloran tempon por preventado kaj regado kontraŭ la novkrovirusa malsano, sed ankaŭ senĉese konsumas la internacian kredindecon de Usono. Se Pompeo daŭre detruos la kredindecon de Usono, tiam la historio nur povas lasi la nomon "plej malbona ŝtata sekretario en la historio" al li.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin