Konu Civilan Kodon kun Mirinda

(GMT+08:00) 2020-06-28 16:55:47     Redaktoro:祃璟琳

La Civila Kodo estas nomata kiel enciklopedio de la ĉina popolo. Ĝi estas la unua leĝo de nova Ĉinio, nomata per "Kodo", la unua leĝo kun pli ol mil artikoloj, kaj la unua leĝo kun pli ol cent mil ideografiaĵoj. Ĝi vere apartenas al la ĉina popolo, jam ne estas malproksima al ni.

Hodiaŭ mi invitas mian etan amikinon por prezenti iujn tipajn artikolojn de la Civila Kodo.

Karaj amikoj, el la rakontoj de Momo, ĉu vi iom konas tiun "enciklopedion" la Civila Kodo?

La popola vivo estas pli realaj ol la rakontoj.

La Civila Kodo povas protekti la rajtojn kaj interesojn ne nur de Momo, sed ankaŭ de ĉiuj ordinaraj ĉinoj, same kiel mi.

1/

Coco morits kiam ankoraŭ ne naskiĝis ŝia bebo.

Laŭ la Civila Kodo, la bebo havas rajton de heredado.

2/artikolo 680

Momo estas studento de universitato

Ŝi pruntis monon de kreditoro en retejo

Por aĉeti novan poŝtelefonon.

Sed unu monaton poste ŝi devas redoni la prunton dekobligitan pro kunmetita interezo.

Ŝi raportis la aferon al koncerna aŭtoritato

Laŭ la Civila Kodo la uzura prunto estas kontraŭleĝa.

3/

Momo promenigis sian hundon sen ĉeno.

La hundo hazarde mordis la knabon kiu ĝin ekscitis.

Kvankam la knabo ekscitis la hundon, tamen Momo ne povas evitigi sian respondecon laŭ la Civila Kodo.

4/ artikolo 1254

Momo kaj ŝia frateto trapasis loĝkvartalon.

Skatoleto neatendite falis sur la kapon de la frateto.

Momo telefonis al la polico kaj la frateto ricevis kompenson.

Laŭ la Civila Kodo, la homo, kiu ĵetis aŭ faligis aĵojn el konstruaĵo kaj kaŭzis vundiĝon al alia, devas esti punita.

5/artikolo 1077

Momo eksgeedziĝis kun Nono

Sed ŝi pentas pri tio.

Laŭ la Civila Kodo, ene de 30 tagoj de "sobraperiodo", iu ajn el ambaŭ povas repreni la eksgeedziĝan decidon.

6/ artikolo 819

En la altrapida trajno pasaĝera.

La sidloko de Momo estis perforte okupita de iu junulo.

Li eĉ disŝiris ŝian bileton.

Momo vokis konduktoron kaj devigis la junulon forlasi.

La Civila Kodo difinas, ke pasaĝero devas kun efika bileto preni publikotrafikan veturilon

Tiu, kiu prenas trajnon, aviadilon aŭ alian veturilon sen bileto aŭ neefika bileto, devas pagi por veturo.

7/

Ruĝĉapeto estas kolegino de Momo.

Ŝi diris al Momo, ke ŝi ofte ricevis mesaĝojn de la estro kun seksofenda enhavo.

Momo stimulis Ruĝĉapeton raporti tion al la polico.

Kaj la estro estis punita laŭ la Civila Kodo.

8/

Forpasis patro de Momo

Ŝi decidis senpage kontribui la organojn de la patro al la medicina esploro.

Laŭ la Civila Kodo, Momo havas rajton decidi kun siaj familianoj la kontribuadon en formo skriba.

9/

Momo renkontis trafikan akcidenton kaj savis la vunditon

Sed ŝi nevole vundis la brakon de la vundito dum la savado

La vundito ne procesis kontraŭ ŝi post elhospitaliĝo.

Laŭ la Civila Kodo, Momo memvole savas alian en kriza okazo kaj ne portas civilan respondon.

La unua estas ĝia sistemeco. Kompilado de la Civila Kodo ne estis denova ellaborado, nek simpla kunmetado de la pasintaj apartaj civilaj leĝoj kaj regularoj, sed sistemeca integrigado.

La dua estas ĝia popoleco. La kerno de la Civila Kodo estas "popolo". Ni starigas la kodon por la popolo, reliefigante la rajtojn kaj interesojn de la popolanoj.

La tria estas ĝia heredeco. En kompilado de la Civila Kodo oni devas heredi ne nur la brilajn fruktojn de la ĉina kulturo, sed ankaŭ la eminentajn fruktojn akumulitajn de la civilaj leĝoj mem.

La kvara estas ĝia epokeco. Ni estas en la informadika epoko. Tial en kompilado de la kodo ni normaligas informadiko-koncernajn enhavojn. Ni estas ankaŭ en la epoko de ekologia civilizado. En kompilado de la kodo ni ankaŭ emfazas ekologian protektadon.

La kvina estas ĝia malfermeco.

La projekto de la Civila Kodo havas 1 260 artikolojn, sufiĉe multe, tamen ankoraŭ ne kontentigas la bezonon de buntkolora civila vivado. Do la kompilado de la kodo ne devas esti farita unu fojon por ĉiam. Restas granda spaco por estonta reformado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin