Ĉinio kaj Turkmenio urĝas haltigi politikigon de kronvirusa pandemio

(GMT+08:00) 2020-06-29 14:22:18     Redaktoro:Xiao
Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis kun turkmena vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Rashid Meredov dimanĉe. Ambaŭ flankoj vokis fortigi solidarecon kaj kunlaboron en tutmondaj klopodoj kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj ĉesigi politikigon de la pandemio.

Wang diris, ke Ĉinio ĉiam alte taksis la disvolviĝon de amikaj rilatoj kun Turkmenio kaj traktis Turkmenion kiel bonan amikon, bonan fraton kaj bonan partneron. Li akcentis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping donas gravecon al starigo de fido kaj amikeco kun sia turkmena paralelulo Gurbanguly Berdimuhamedov, kaj la du ŝtatestroj subtenas intensan kontakton kaj donas strategian gvidon al disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Wang rimarkigis, ke la kronvirusa pandemio refoje pruvas, ke la tuta mondo estas komunumo kun komuna estonteco kaj komunaj interesoj, kaj solidareco kaj kunlaboro estas la plej potencaj armiloj por venki la malsanon. Sed estas bedaŭro, ke iuj landoj politikigas la pandemion, kalumnias kaj makulas Ĉinion kaj eĉ faras mensogojn por siaj propraj profitoj. Li diris, ke iliaj vortoj kaj agoj eroziis la bazlinion de moralo kaj estos fine rifuzitaj de la tuta internacia komunumo.

Wang diris, ke Ĉinio volas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Turkmenio pri internaciaj aferoj por firme subteni unu la alian kaj protekti komunajn interesojn de ambaŭ flankoj kiel evoluantaj landoj kaj emerĝantaj merkatoj.

Meredov diris, ke Turkmenio alte taksas la altan nivelon de la turkmena-ĉina strategia partnereco. La du flankoj subtenas striktan kunlaboron en la politika kaj diplomatia kampoj, kaj firme subtenas unu la alian en internaciaj aferoj.

Li diris, ke la turkmena flanko alte aprezas la grandajn klopodojn kaj gravajn atingojn de la ĉina registaro en la batalo kontraŭ la epidemio, kaj dankas la ĉinan flankon pro la konvena zorgo pri la turkmenaj civitanoj en Ĉinio. Li aldonis, ke Turkmenio ĉiam klopodas plifortigi tradiciajn amikajn rilatojn kun Ĉinio, kaj pretas daŭrigi kontakton sur la plej alta nivelo kaj inter diversaj departementoj de la du landoj en fleksebla maniero, kaj antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin