Ĉina ĉefministro emfazis stabiligon de eksterlanda komerco kaj investo

(GMT+08:00) 2020-06-29 14:37:21     Redaktoro:Xiao

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe urĝis kontinuajn klopodojn por vastigi malfermon kaj stabiligi ĝeneralan situacion de eksterlanda komerco kaj investo.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke stabiligi ĝeneralan prezentadon de eksterlanda komerco kaj investo tre gravas por stabiligi ekonomion kaj dungadon, en simpozio de registaraj oficialuloj kaj administrantoj de entreprenoj.

Li diris, ke la medio de eksterlanda komerco de la lando restos serioza kaj kompleksa, ĉar la kronvirusa pandemio plu disvastiĝas tutmonde kaj faligas la tutmondan ekonomion en recesion, dum la ĉina ekonomio estas profunde integrita al la monda ekonomio. La ĉefministro emfazis klopodojn certigi stabilecon en la ses frontoj kaj sekurecon en la ses kampoj, samtempe antaŭenigante pli altan nivelon de malfermo.

La ses frontoj aludas dungadon, la financan sektoron, eksterlandan komercon, eksterlandan investon, enlandan investon, kaj anticipojn. La ses kampoj rilatas al sekureco de laborpostenoj, bazaj vivbezonoj, funkciado de merkataj entoj, sekureco de nutraĵo kaj energio, stabilaj industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj normala funkciado de baz-nivelaj registaroj.

Li emfazis la neceson preni novajn rimedojn por teni stabilan eksterlandan komercon kaj investadon, precipe pli grandan subtenon por sekurigi malgrandajn, mezgrandajn kaj miniatruajn firmaojn kaj laborintensajn kompaniojn, samtempe helpi al gravaj fremdlandaj kompanioj solvi problemojn por pli bone teni dungadon stabila.

En la simpozio, Li vokis plibonigi la efektivigon de rabatoj de eksport-impostoj, gvidi financajn instituciojn plifortigi financan subtenon por faciligi malfacilan cirkuladon de eksterlandaj kompanioj, ekspluati la potencialon de reformo pri faciligo de eldoganigo, kaj optimumigi servojn por entreprenoj.

La ĉefministro alvokis klopodojn por plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun koncernaj landoj, glatigi internaciajn transportajn kanalojn kaj malfermi pli da "rapidaj koridoroj" por doni oportunon al komerca personaro.

Li instigis kompaniojn de eksterlanda komerco rapidigi transformadon kaj altgradigon kaj plialtigi la kvaliton kaj aldon-valoron de eksportaj produktoj, samtempe akcelante disvolvadon de translanda elektronika komerco, interreta komerco kaj aliaj novaj modeloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin