Luna veturilo Yutu-2 moviĝis 463 metrojn sur malproksima flanko de luno

(GMT+08:00) 2020-06-29 14:48:29     Redaktoro:Xiao
La luna veturilo Yutu-2 de Ĉinio, aŭ Jadkuniklo-2, moviĝis 463,26 metrojn sur la malproksima flanko de la luno por fari sciencan esploron sur la virga teritorio.

La Centro pri Luna Esplorado kaj Spaciala Programo de la Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris dimanĉe, ke la alluniĝilo kaj la veturilo de la sondilo Chang'e-4 ĵus finis sian laboron por la 19a luna tago, kaj ŝanĝiĝis al la senmova reĝimo por la luna nokto pro manko de sunenergio.

La ĉina sondilo Chang'e-4, lanĉita en la 8a de decembro 2018, realigis la unuan fojon en la homa historio mildan surluniĝon sur la kratero Von Karman en la sud-polusa baseno Aitken sur la malproksima flanko de la luno la 3an de januaro 2019.

Dum la 19a luna tago, Yutu-2 ekzamenis malgrandan krateron ĉirkaŭ tri metrojn sudokcidente de la veturilo kaj akiris plian aron da datumoj de scienca esploro. Yutu-2 laboris multe pli longe ol sia projektita tri-monata vivdaŭro, fariĝante la plej longedaŭra veturilo sur la luno.

La veturilo helpis sciencistojn malkovri la sekretojn sub la surfaco sur la malproksima flanko de la luno, riĉigante la komprenon de homoj pri la historio de ĉiela kolizio kaj vulkanaj aktivecoj kaj donante novan lumon al la geologia evoluado sur la luno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin