Aviadiloj ARJ21 estas oficiale enmetitaj en tri aerliniojn

(GMT+08:00) 2020-06-29 19:58:27     Redaktoro:Xiao
La 28an de junio la Ĉina Nacia Aviadkorporacio, la Ĉina Orienta Aerlinio kaj la Ĉina Suda Aerlinio akceptis po unu aviadilon ARJ21 en ties fabrikejo en Ŝanhajo. Disponigo de tiuj tri aviadiloj al uzantoj signas, ke ili estis enmetitaj en la floton de ĉefaj internaciaj aerlinioj en Ĉinio.

"La elektrona kaj stira sistemoj de la aviadilo ARJ21 estas bonkvalitaj. Ĝi estas tre bona aviadilo," diris Chen Fan, estro de aviadilo ARJ21. Tiuj aviadiloj ARJ21, kiuj estis proponigitaj al la tri aerlinioj, ĉiuj dezajniĝas je 90 sidlokoj. Kaj cetere tiuj tri aerlinioj ankoraŭ akceptos po tri aviadilojn ARJ21 en la kuranta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin