MOS: Vivi kun kronviruso estos nova normalo en venontaj monatoj

(GMT+08:00) 2020-06-30 15:14:27     Redaktoro:Xiao
La ĉefo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) diris lunde, ke por ĉiuj landoj vivi kun la nova kronviruso estos la nova normalo en la venontaj monatoj, ĉar la pandemio jam infektis pli ol 10 milionojn da homoj tutmonde, inkluzive de preskaŭ 500 000 mortoj.

Ĝenerala direktoro de la MOS, Tedros Adhanom Ghebreyesus, diris en regula gazetara konferenco, "La ŝlosila demando, kiun ĉiuj landoj alfrontos en la venontaj monatoj, estas kiel vivi kun ĉi tiu viruso. Tio estas la nova normalo."

Li aldonis, ke kvankam multaj landoj iom progresis en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, la pandemio akceliĝas tutmonde. Laŭ la freŝaj donitaĵoj de la MOS, ĝis la 15a horo kaj 15 minutoj lunde laŭ orient-usona tempo, la totala infektita populacio tutmonde kalkuliĝis al pli ol 10 milionoj, inkluzive de 499 913 mortoj.

Li urĝis ĉiujn landojn prioritatigi kvin arojn da rimedoj por savi vivojn: rajtigi al komunumoj kaj individuoj protekti sin kaj aliajn, bridi virusan propagiĝon, savi vivojn per oksigeno kaj deksametazono ekzemple, akceli esploradon pri la nova kronviruso kaj fortigi politikan gvidadon kaj solidarecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin