Xi instigas membrojn de KPĈ havi firmajn idealon kaj konvinkon

(GMT+08:00) 2020-06-30 18:02:24     Redaktoro:Xiao

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinujo (KPĈ), instigis la membrojn de KPĈ havi firmajn idealon kaj konvinkon kaj klopodi por plenumi la originalan aspiron kaj mision de la Partio.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn responde al letero de 30 partiaj volontuloj en muzeo de la Komunista Manifesto en Ŝanhaja Fudan-Universitato.

La muzeo estis formita el la eksa restadejo de Chen Wangdao, tradukisto de la unua plena ĉina eldono de La Komunista Manifesto kaj unua prezidanto de la Universitato Fudan post la fondiĝo de nova Ĉinio.

En la respondo Xi diris, ke la traduko de Chen antaŭ unu jarcento ludis gravan rolon por gvidi multon da aspirantaj ĉinoj starigi la grandan idealon de komunismo kaj dediĉi sin al la nacia liberigo kaj rejunigo.

Xi parolis pri la granda graveco de volontuloj en ties penado dividi la rakonton de Chen pri serĉado de vero kaj disvastigi marksisman teorion, instigante ilin daŭrigi la laboron kaj fari ĝin eĉ pli bone.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin