Malakordo inter Usono kaj Eŭropo sin sekvas unu tuj post alia kaj fendo de pacifika dubordo profundiĝas

(GMT+08:00) 2020-07-02 20:02:57     Redaktoro:Xiao
Lastatempe la fendo inter Eŭropo kaj Usono evidentiĝas tago post tago kaj la kontraŭstaroj inter ili ĉiam pli daŭros. Amaskomunikilo raportis, ke Usono subite retiros siajn trupojn de Germanio, kaj ke Usono promesis porti sur sin produkti la kontraŭvirusan medikamenton Remdesivir ene tri monatoj, kaj ĉio ĉi desperigis la eŭropajn aliancanojn ĉe la orienta bordo de Pacifiko. Analizistoj opinias, ke la trapacifika partneneco inter Eŭropo kaj Usono eniras en profundan reĝustigan fazon.

En ĉi jaro la nove kronvirusa epidemio subite alveninta grave pribatis la mondan ekonomion, precipe la internacian komercon. La raporto "Donitaĵoj kaj Perspektivo pri Tutmonda Komerco", antaŭ nelonge publikigita de la Monda Komerca Organizo, montras, ke en la unua trimestro la tutmonda varkomerco malkreskis je 3%, kaj en la dua, laŭtakse, je 18,5%. En tia okazo, tamen, Usono denove levis doganan bastonon al Eŭropo, kio akrigas la komercan militon inter Eŭropo kaj Usono. Fronte al la nova dogana minaco farita de Usono, Eŭropo forte respondis, ke la proponoj prezentitaj de Usono havas econ de detruo, kaj tio nepre akrigos la ekonomiajn malfacilojn inter du flankoj.

Fakte, en la rolo de la usonaj unuflankismo kaj protektismo, la ĉiuflanka kunlaboro inter Eŭropo kaj Usono kiel en komerco kaj ekonomio, tiel ankaŭ en milito, dipolomatio kaj aliaj kampoj, estas vaste pribatita.

Oni povas vidi, ke influate de la epidemio la fendo inter Eŭropo kaj Usono ĉiam pli grandiĝas. Kaj la eŭropa publikopinio ankaŭ klare spegulas tion. Antaŭ nelonge la Eŭropa Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj publikigis novan publikopinian enketon, laŭ kiu la plejmulto de la eŭropaj enketitoj havas pli kaj pli negativajn opiniojn pri Usono.

Susi Dennison kaj Pawel Zerka, fakuloj pri politico, analizinte la donitaĵojn diris, ke la fido de homoj al Usono jam "rompiĝis", kaj la subteno al la pacifika alianco jam estas reduktita al"malforteco".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin