Internacia turismo rekomenciĝis, ĉar flughavenoj remalfermis sin post monatoj kiam striktaj aviadaj limigoj estis truditaj por bremsi la disvastiĝon de COVID-19. Du flugoj kun proksimume 300 turistoj el Ukrainio merkrede surteriĝis en la egiptaj feriaj urboj Hurghada kaj Ŝarm el-Ŝejko ĉe la Ruĝa Maro .
Atingintaj en la Hurghada Flughaveno, la pasaĝeroj estis bonvenigitaj per floroj, memorindaĵoj, populara muziko kaj dancado.