Prezidanto Xi respondis al Akademio Butuka de Papuo-Nov-Gvineo

(GMT+08:00) 2020-07-06 20:34:17     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prezidanto Xi Jinping skribis respondan leteron al la Akademio Butuka de Papuo-Nov-Gvineo.

En la responda letero, Xi agrable rememoris sian ĉeeston al la inaŭgura ceremonio de la akademio dum sia vizito al Papuo-Nov-Gvineo en 2018 kaj laŭdis la atingojn de la akademio.

Xi diris, ke li ĝojas informiĝi, ke la akademio lastatempe venkis la influon de la kronvirusa eksplodo kaj rekomencis klasojn, kaj ke Ĉinio plu liveros necesajn subtenon kaj helpon por disvolviĝo de la akademio.

En letero sendita al Xi antaŭe, la Akademio Butuka esprimis dankon pro lia zorgado pri disvolviĝo de la akademio kaj alte taksis la kontribuon de Ĉinio al akcelado de internacia kunlaboro en la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. La letero diris, ke danke al la helpo de Ĉinio, la akademio venkis la influon de la pandemio kaj rekomencis klasojn.

La Akademio Butuka, projekto pri publika servo financita de Ĉinio, konsistas el infanĝardeno, elementa lernejo kaj mezlernejo. De post sia malfermo en novembro 2018, la akademio matrikulis ĉirkaŭ 3 000 lernantojn kaj plibonigis la lokajn lernejajn kondiĉojn, gajnante la laŭdon de la loka registaro kaj la publiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin