Ĉinio substrekas regadon de inundoj kaj antaŭenigon de akvokonservaj projektoj

(GMT+08:00) 2020-07-10 14:13:49     Redaktoro:邱杰明

Laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio merkrede, Ĉinio faros ĉiajn klopodojn por regado de inundoj kaj mildigo de katastrofoj dum akcelo de konstruado de gravaj akvokonservaj projektoj.

La kunveno, prezidata de ĉefministro Li Keqiang, emfazis, ke protekti la vivojn de la popolo estas la ĉefa prioritato, kaj decidis pliigi materialan kaj financan subtenon por helpi al lokaj aŭtoritatoj transloki loĝantojn trafitajn de katastrofo. La kunveno ankaŭ decidis ripari difektitajn projektojn kaj rekomenci produktadon en la regionoj grave trafitaj de inundoj.

Laŭ la kunveno, ekde ĉi tiu jaro, la totala kvanto de precipitaĵo en Ĉinio estis pli granda kaj pli intensa kompare kun la sama periodo en normalaj jaroj, kaŭzante gravajn damaĝojn al partoj de la lando.

La kunveno ankaŭ studis la aranĝojn pri 150 gravaj akvokonservaj projektoj, kaj vokis antaŭenpuŝi konstruadon kaj plialtigi la kapablojn pri prevento de inundoj, sekeco kaj aliaj katastrofoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin